Esperantopedia

Vortaro · substantivo

ŝablono

ŝablono/ʃaˈblo.no/

ŝablono estas esperanta vorto (substantivo): Plata modelo, laŭ kies eĝoj oni….

Signifo

  1. Plata modelo, laŭ kies eĝoj oni konturas (desegnas, eltranĉas, modlas) la randon aŭ surfacon de samformaj objektoj
    • fari veston, desegnon, stukon ... per ŝablono
    • oni kolorigas ĉiun unuopan film-bildon […] helpe de ŝablono

    subnocioj: stencilo vidu ankaŭ: formilo, kliŝo, patrico, stereotipo

  2. Antaŭdifinita strukturo kun malplenaj lokoj, kien oni metu specifan enhavon
    • stilŝablono, dokumentŝablono, ŝablongenerilo, klasŝablono
    • dokumentŝablono por letero, fakturo, petskribo

    subnocioj: formularo

  3. Banalaĵo, senoriginalaĵo, kvazaŭ farita laŭ preta modelo
    • retoriko […] ne estas kolekto de formuloj kaj ŝablonoj, sed teorio pri delikata arto
    • „albanoj ponardus“, li malrapide diris, fidela al la loka ŝablono

    vidu ankaŭ: formulo, kliŝo, stereotipo, gurdita, triviala

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ʃaˈblo.no/
Silaboj
ŝa·BLO·no
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. ŝablonradikoŝablono
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoŝablonoŝablonoj
akuzativo (-n)ŝablononŝablonojn

Ekzemplaj frazoj

  • Ĉu vi ne vidas la ŝablonon? #6366038
  • Mi uzis ŝablonon por fari tion. #10326127
  • Li faris ĉion laŭ la sama ŝablono. #985481
  • Homo ne povas esti farita laŭ ŝablono. #2490378

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

ŝablon-

En aliaj lingvoj

Englishtemplate, model, pattern, stencil
Españolplantilla, patrón, modelo, tópico
Portuguêsmodelo, padrão, estereótipo
Françaispatron (modèle), cliché, lieu commun
DeutschSchablone, Muster, Schnittmuster, Vorlage
Italianomatrice (cliché, stampo), calco (cliché, modello (cliché
Polskiszablon, matryca, forma
Русскийшаблон, штамп, трафарет, клише
Українськашаблон, штамп, трафарет, модель
Nederlandssjabloon, banaliteit
Magyarsablon, rajzmintalap, minta, séma
中文模, 型板, 刻板印象
日本語型紙
Българскишаблон
Catalàestereotip, formó, plantilla, patró
Беларускаямадэль, шаблён, форма, трафарэт

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.