Esperantopedia

Vortaro · substantivo

formato

formato/forˈma.to/

Oficiala radiko format- (1. Oficiala Aldono, 1909)

formato estas esperanta vorto (substantivo): La dimensioj de io, precipe de….

Signifo

  1. La dimensioj de io, precipe de dokumento aŭ ties prezenta prezenta rimedo.
  2. Dimensioj de libro aŭ bildo laŭ alteco kaj larĝeco
    • duonfolia formato, kvaronfolia, okonfolia (kies tipa paperfoliego estas faldita laŭ du, kvar aŭ ok folioj)
    • granda dika libro, kies folioj konsistis el griza papero en plej granda formato
  3. La dimensioj de alia, precipe rektangula, afero
    • ĝis la mezo de la 19a jarcento ĉiu urbo aŭ monaĥejo preferis alian formaton por brikoj
    • tekokomputilo […] en faciluza formato

    vidu ankaŭ: grando, proporcio

  4. (pri eminentulo) Alta nivelo, kompetento, karaktero
    • Abraham Lincoln, […] kiu, kvankam certe ne povas esti konsiderata kiel oratoro de monda formato, tamen faris kelkajn tre bonajn paroladojn .

    vidu ankaŭ: staturo

  5. Ŝabloneca aranĝo de informoj konforme al iu konvencio.
  6. Aranĝo laŭ kiu estas produktita serio de samspecaj elsendoj
    • la produktistoj devis spici la formaton: steluletoj, nur kvazaŭ famaj, aŭ politikistoj, kiuj farus eĉ ion pli teruran por levi sian popularecon, aperis por kelkaj horoj en la domo por diskuti kun la loĝantoj .

    vidu ankaŭ: ĝenro

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/forˈma.to/
Silaboj
for·MA·to
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. formatradikoformato
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoformatoformatoj
akuzativo (-n)formatonformatojn

Ekzemplaj frazoj

  • La papero estis en formato A4. #1128980
  • La du lignopecoj havas malsamajn formatojn. #4969928
  • Venontfoje vi aĉetu pli grandan formaton. #5296229
  • La formaton de nia gazeto ni ŝanĝis. #1421355

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishformat
Españolformato
Portuguêsformato
Françaisformat
DeutschFormat, Größe, Abmessungen
Русскийформат, размер
Українськаформат, розмір
Nederlandsformaat, afmeting
Češtinaformát, rozměr, tvar, velikost
Slovenčinaformát, rozmer, tvar
Magyarformátum, nagyság, méret
中文格式
日本語判
Catalàformat
Беларускаяфармат (кнігі і да г.п.), памер (кнігі і да г.п.)

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.