Esperantopedia

Vortaro · substantivo

galerio

galerio/ɡa.leˈri.o/

Oficiala vorto (Fundamento)

galerio estas esperanta vorto (substantivo): Longa tegmentohava ejo de domo, kies….

Signifo

  1. Longa tegmentohava ejo de domo, kies unu longa flanko estas multloke malfermita al pli granda salono aŭ ekstero
  2. Tia ekstera verando (je la nivelo de la teretaĝo) aŭ longa balkono, funkcianta kiel trairejo (kp koridoro)
    • galerio de monaĥejo
    • li aranĝis ĉe la muro de la domo galeriojn ĉirkaŭ la muroj de la domo, ĉirkaŭ la templo kaj la plejsanktejo, kaj li faris flankajn ĉambrojn ĉirkaŭe

    vidu ankaŭ: arkado, klostro, pergolo, peristilo, portiko

  3. Laŭmura pasejo de fortikaĵo por proviztransporto, defendado kc
    • oni plenigu da pulvo la subterajn galeriojn de la malnova fortikaĵo .

    vidu ankaŭ: kazemato

  4. Alta, longa, bone prilumita salono en palaco aŭ luksa domo, uzata kiel promenejo kaj (aŭ) por elmontri artaĵojn
    • la galerioj de la Vatikana palaco .
  5. Altigita ĉemura aŭ enmura platformo aŭ balkono ene de halo, salonego, preĝejo ktp, por spektantoj aŭ muzikistoj aŭ por alia speciala funkcio: .
    • fine ili sin trovis en alta galerio, donanta vidon sur ĉambregon, en kiu unu parto de la solena ceremonio jam komenciĝis
    • ili eniris la antaŭ-ĉambregon, kie en galerio milita muzikistaro ĉarmis la vizitantojn per lerta muzikado

    vidu ankaŭ: mezanino

  6. En teatra spektejo, la plej alta balkono kun la plej malmultekostaj sidlokoj.

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ɡa.leˈri.o/
Silaboj
ga·le·RI·o
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. galeriradikogalerio
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativogaleriogalerioj
akuzativo (-n)galeriongaleriojn

Ekzemplaj frazoj

  • Tiu komerca galerio hodiaŭ estas fermita. #7885539
  • Kiam vi lastfoje vizitis galerion de pentraĵoj? #1181886
  • La spektantoj en la galerio laŭte bruis. #2279463
  • Mi ekspozicios du objektojn en ŝia galerio. #12203556

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

galeri-

En aliaj lingvoj

Englishgallery, adit (entry)
Españolgalería
Portuguêsgaleria
Françaisgalerie
DeutschGalerie, Kunstgalerie, Kunstsammlung, Stollen (Zugang)
Polskigaleria, wystawa, salon wystawowy, krużganek
Русскийгалерея, подземный ход, штрек, штольня
Nederlandsgalerij, tunnel
Češtinadůlní chodba, štola
Slovenčinaštôlňa
Magyartornác, kerengő, árkád, műcsarnok
Türkçegaleri, siçanyolu
中文机器的通道
日本語回廊
Българскигалерия
Catalàgaleria
Беларускаягалерэя, лёх, лёха, падземны ход

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.