Vortaro · substantivo
hoketo
hoketo/hoˈke.to/
Oficiala radiko hok- (Fundamento, 1905)
hoketo estas esperanta vorto (substantivo): Malgranda hoko.
Signifo
- Malgranda hoko
- faru kvindek orajn hoketojn, kaj kunigu la tapiŝojn
- granda fiŝo englutis la hoketon
- Hokforma signo (✓)
- marki per hoketo la detalojn de la preĝo .
- Ronda hokforma kromsigno kiel tiu super u ĉe Esperanta litero ŭ, unikoda mallongigo: „ŭ“
- la maŝinoj de LinoType elskatole havis ĉion necesan: flosantajn cirkumflekson kaj hoketon
- la kromsignon super la esperanta litero ŭ oni tradicie nomas (ronda) hoketo […], anstataŭ ronda hoketo la vortaro angla-esperanta (Benson 1995) proponas la neologismon brevo
vidu ankaŭ: ŭ
- Pinta hokforma kromsigno kiel tiu super c ĉe ĉeĥa litero č, unikoda mallongigo: „č“
- oni ne distingas dum legado specialajn diakritajn signojn (akutan supersignon, cirkumflekson (pintan hoketon), haĉekon (vo-hoketon) ktp)
- anstataŭ pinta hoketo PIV havas la esprimon duobla korno, kiun Benson 1995 ŝanĝis al dukorno .
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /hoˈke.to/
- Silaboj
- ho·KE·to
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- hokradikohoko
- etsufiksomalpligrandigo
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | hoketo | hoketoj |
| akuzativo (-n) | hoketon | hoketojn |
Ekzemplaj frazoj
- La trikoto fariĝas helpe de specialaj hoketoj. #688656
- La kuirejaj sekigaj tukoj pendis sur hoketo je la murbreto. #5438059
- Poste oni pendigis la mantukon je hoketo por elfluigi ĉiun likvaĵon. #5435707
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
En aliaj lingvoj
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.