Esperantopedia

Vortaro · verbo

hurli

hurli/ˈhur.li/

hurli estas esperanta vorto (verbo): Aŭdigi blekon similan al tiu de lupo.

Signifo

  1. (p.p. bestoj, plejofte hundedoj) Aŭdigi blekon similan al tiu de lupo
    • kato miris ⫽ pri la hundo foje, ⫽ ke li kontraŭ luno ⫽ hurlas boje
    • la dia poeto kaj kantisto komponis novan himnon al Venuso, kompare kun kiu tiu de Lucretius estas nur hurletado de jara lupido

    sinonimoj: hojli, tirboji vidu ankaŭ: ululi

  2. Longe, orel- kaj korŝire krii pro doloro, emocio, teruriĝo ks
    • la amaso hurlis per senkohera voĉo
    • ĉe ĉiuj pordegoj oni aŭdis malesperan hurladon (kp ululo) de virinoj, vokantaj la karajn nomojn de tiuj, kiuj pereis
  3. (p.p. malvivaĵoj) Estigi longan bruon similan al hurlado
    • Ventoj, hurlas, falas Sur kampojn, renversiĝas, baraktas
    • Vento, ŝtormo, alarmilo hurlas. Nenie tromboj hurlas, nenie flagroj ŝvebas: ⫽ nek akvoturno glaŭka, nek kava tru' engluta .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈhur.li/
Silaboj
HUR·li
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. hurlradikohurli
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivohurli
prezencohurlas
preteritohurlis
futurohurlos
kondicionalohurlus
volitivohurlu
aktiva participo · daŭrantahurlanta
aktiva participo · finitahurlinta
aktiva participo · estontahurlonta

Ekzemplaj frazoj

  • Hieraŭ nokte mi aŭdis hundojn hurli. #593343
  • Hundo ofte bojas, kaj kelkfoje hurlas. #1498259
  • La hundoj hurlis al la luno. #2766003
  • Ili hurlis kiel eble plej laŭte. #2835277

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishhowl
Portuguêsuivar
Françaishurler
Deutschheulen
Italianoululare
Polskiwyć jak wilk
Русскийвыть, завывать
Українськавити, завивати
Nederlandshuilen
Češtinavýt
Slovenčinazavýjať (o vlkoch)
Magyarvonít, üvölt
中文狂吠
日本語ほえる, 遠吠えする
Ελληνικάουρλιάζω
Catalàudolar, ulular, ganyolar, cridar
فارسیزوزه کشیدن
Беларускаявыць, завываць

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.