Esperantopedia

Vortaro · substantivo

kloŝo

kloŝo/ˈklo.ʃo/

Oficiala vorto (Fundamento)

kloŝo estas esperanta vorto (substantivo): Objekto kun duongloba supro kaj pli….

Signifo

  1. Objekto kun duongloba supro kaj pli larĝa malsupro, ordinare kava
    • la jasmenaj floroj malfermis siajn grandajn blankajn kloŝojn
    • la ĉielo staras kiel vitra kloŝo super la maro
  2. Ujo sonorilforma, ĝenerale vitra, por kovri kaj ŝirmi delikatan objekton: vegetaĵon, manĝaĵon, horloĝon...
    • ŝi bone atentis, ke buteroj kaj fromaĝoj troviĝu sub siaj respektivaj kloŝoj
    • sur bronzaj postamentoj […] staris […] kristalaj kloŝoj, kovrantaj grupojn da marmoraj statuetoj
  3. Tiaforma ĉapelo aŭ robo
    • bubo en blanka kloŝo kuradis antaŭ soifeganta publiko, penante kontentigi ĉiujn
    • monakino en neĝoblanka kloŝo .
  4. Pli larĝa, sonoron ellasanta ekstremo de pluraj blovinstrumentoj.

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈklo.ʃo/
Silaboj
KLO·ŝo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. kloŝradikokloŝo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativokloŝokloŝoj
akuzativo (-n)kloŝonkloŝojn

Ekzemplaj frazoj

  • Kiam oni forprenis la kloŝojn el la pladoj, kolomboj ekflugis. #2982900
  • Tiu ĉi ulo estas tiom stulta, ke oni devus lin meti sub kloŝon. #2986693
  • Tiu ulo estas modela kreteno, oni metu lin sub kloŝon por la posteularo. #5567318

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Françaiscloche, clochette, pavillon
DeutschGlocke
Polskiklosz
Русскийколпак, покрышка, колокол
Українськаковпак, покришка
Nederlandsstolp
中文钟
日本語鐘形ガラス器
Românăabajur
Беларускаякаўпак, каптур

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.