Vortaro · substantivo
objekto
objekto/obˈjek.to/
objekto estas esperanta vorto (substantivo): Ĉio, kio estas videbla, tuŝebla,….
Signifo
- Ĉio, kio estas videbla, tuŝebla, perceptebla per sentumoj; aĵo
- sur la tablo kuŝas diversaj objektoj
- ŝi prenis siajn ruĝajn ŝuojn, la plej karan objekton, kiun ŝi posedis
- Ĉio ajn abstrakta, kio estas konceptebla de la spirito; afero
- lingvo internacia kaj lingvo tutmonda estas du tute malsamaj objektoj
- la tutan nian civilizon ni dankas nur al unu objekto, al la posedado de lingvo
- Temo
- la objekto de la leciono, de la diskuto
- [multajn] leterojn […] ni ricevis pri tiu ĉi objekto
- Ĉio, kio estigas ian senton, kio liveras okazon al ia ago
- objekto de mokoj
- mi faros ilin objekto de honto
- La ekstera aĵo, kiu estas pensata de la pensanta subjekto
- la ideo, kiun ni havas pri iu afero povas esti ne konforma al sia objekto.
- Tio, kion atingas la ago de la subjekto
- oni distingas en Esperanto la objektojn per prepozicio aŭ per la finaĵo -n.
vidu ankaŭ: komplemento, cirkonstanco
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /obˈjek.to/
- Silaboj
- ob·JEK·to
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- objektradikoobjekto
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | objekto | objektoj |
| akuzativo (-n) | objekton | objektojn |
Ekzemplaj frazoj
- Ĉu vi povas priskribi la objekton? #529526
- Kiuj objektoj estas en la ĉambro? #556872
- Ĉu la komputilo estas bona objekto? #561701
- La objekton montras la finaĵo –n. #671172
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
objekt-
- -o -a
objekto objekta
- kunmetaĵoj
En aliaj lingvoj
| English | object |
|---|---|
| Español | objeto |
| Português | obje(c)to |
| Français | objet |
| Deutsch | Sache, Ding, Gegenstand, Affäre |
| Polski | obiekt, dopełnienie, przedmiot |
| Русский | предмет, вещь, объект, дело |
| Українська | об’єкт |
| Nederlands | voorwerp, object, ding, lijdend voorwerp |
| Čeština | celek, jednotka, objekt, předmět |
| Slovenčina | celok, jednotka, objekt |
| Magyar | tárgy, dolog, téma, objektum |
| 中文 | 縡, 没有偏见 |
| 日本語 | オブジェクト |
| Română | obiectiv, țintă |
| Hrvatski | objekt |
| Slovenščina | predmet |
| Lietuvių | objektas |
| Latviešu | objekts |
| Eesti | objekti |
| Dansk | objekt |
| Íslenska | hlut |
| Ελληνικά | αντικείμενο |
| Català | objecte |
| Galego | obxecto |
| Euskara | objektu |
| العربية | موضوع |
| हिन्दी | वस्तु |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.