Esperantopedia

Vortaro · substantivo

reĝimo

reĝimo/reˈdʒi.mo/

Oficiala radiko reĝim- (3. Oficiala Aldono, 1921)

reĝimo estas esperanta vorto (substantivo): Politika sistemo, laŭ kiu estas regata….

Signifo

  1. Politika sistemo, laŭ kiu estas regata iu ŝtato
    • parlamenta, diktatora reĝimo
    • la bolŝevisma reĝimo
  2. Sistemo, laŭ kiu estas administrata ia organizo
    • reformi la ekonomian reĝimon
    • ŝparegreĝimo
  3. Kondiĉoj de funkciado aŭ funkcimaniero de maŝino, aparato aŭ cirkvito je difinita tempo
    • senŝarĝa reĝimo
    • realtempa reĝimo.

    sinonimoj: moduso

  4. Iel aranĝita vivmaniero, el higiena aŭ kuracada vidpunkto
    • unu el grandaj problemoj kiu malsimpligas adaptadon de studento veninta el alia lando aŭ el vilaĝo estas la ŝanĝo de nutroreĝimo (kp dieto).

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/reˈdʒi.mo/
Silaboj
re·ĜI·mo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. reĝimradikoreĝimo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoreĝimoreĝimoj
akuzativo (-n)reĝimonreĝimojn

Ekzemplaj frazoj

  • La malaktuala reĝimo estas tuj kolapsonta. #529197
  • Dekonaĵo estas fundamento de Malnova Reĝimo. #2453119
  • La naziisma reĝimo intertempe estas historio. #5443500
  • La motoro laboras en ordinara reĝimo. #5584499

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishregime, mode, regimen
Españolrégimen, modo
Portuguêsregime
Françaisrégime
DeutschRegime, Regiment (Administration), Reglement, Regularien
Polskireżim, ustrój (polityczny, gospodarczy), tryb
Русскийрежим
Українськарежим, державний лад
Nederlandsregime, stelsel
Magyaréletrend, politikai rendszer, kormányforma, rezsim
中文政体
日本語政体
Българскирежим
Catalàrègim
Bahasa Indonesiarezim, kebijakan, mode (2)
Беларускаярэжым

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.