Esperantopedia

Vortaro · substantivo

sekso

sekso/ˈsek.so/

Oficiala vorto (Fundamento)

sekso estas esperanta vorto (substantivo): Biologia ecaro diferenciganta….

Signifo

  1. Biologia ecaro diferenciganta virseksulon disde ino
    • aroj da rigardantoj haltis antaŭ apartaj mastoj, laŭgrade kiel interesis ilin la figuroj, la aĝo aŭ sekso de la viktimoj
    • ĉiuj rajtoj kaj liberecoj ... validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio...
  2. La tuto da samseksaj individuoj
    • ĉiuj plenaĝaj loĝantoj de ambaŭ seksoj havas la rajton de voĉdonado
    • la virinoj pli ol unu servon faris al nia ŝtato […] al nia sekso mankas nek saĝo, nek energio, permesu do al mi agi
  3. La tuto da mensaj kaj fiziologiaj reagoj, faroj kaj emocioj rilataj al la seksa vivo
    • laŭ la plej populara opinio, ĝi – la sekso – naskas ĉion: la plej altaj Filozofio, Scienco, Arto homaj eruptas el la vulkano de la Sekso
    • la eklezio enmiksiĝis en la intimajn demandojn pri sekso .
  4. Genro
    • grandegan malfacilecon prezentas por la lernanto la memorado de la sekso de ĉiu substantivo en la naturaj lingvoj
    • preskaŭ en ĉiuj lingvoj ĉiu substantivo ial apartenas al tia aŭ alia sekso, ekzemple en la lingvo germana kapo havas viran sekson, en la lingvo franca virinan kaj en la lingvo latina neŭtralan

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈsek.so/
Silaboj
SEK·so
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. seksradikosekso
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoseksoseksoj
akuzativo (-n)seksonseksojn

Ekzemplaj frazoj

  • Kelkaj fiŝoj kapablas ŝanĝi sian sekson. #560734
  • Ili tien iru senkonsidere la sekson. #775080
  • Mi ne certas pri ĝia sekso. #2510247
  • La vorto "sekso" estas uzata inflacie. #2674646

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

En aliaj lingvoj

Englishsex
Españolsexo
Françaissexe
DeutschGeschlecht, Sexualität, Geschlechtsleben
Italianosesso
Polskipłeć, seks, rodzaj
Русскийпол (мужской, женский), секс, род(грамматический)
Українськажіноча стать
Nederlandsgeslacht
Češtinapohlaví, rod, sex, sexus
Slovenčinapohlavie, rod, sex
Magyarnem
中文性别
日本語性
Българскипол
Catalàsexe
עבריתמין, מℷדר
Bahasa Indonesiaseks
Беларускаяпол (мужчынскі, жаночы), сэкс, сэксуальная актыўнасьць

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.