Vortaro · substantivo
stabo
stabo/ˈsta.bo/
stabo estas esperanta vorto (substantivo): Grupo de specialistoj konsilantaj kaj….
Signifo
- Grupo de specialistoj konsilantaj kaj subtenantaj superan komandanton en ĉiuj liaj taskoj
- la kronprinco, eksciinte survoje pri la aferoj de sia stabo, sendis ordonon […] plirapidigi la marŝon
- li estis edukata hejme […] ĉirkaŭata de malkaraj guvernistoj, de adjutantoj kun senceremoniaj, sed servutaj manieroj kaj de aliaj personoj de la regimento kaj stabo
vidu ankaŭ: taĉmento
- Grupo de specialistoj gvidantaj kune kun la estraro la aferojn de iu organizo, entrepreno kc
- li iru al la fabriko por komenci laboradon, ne kiel ano de la ofica stabo, […] sed en la rolo de ordinara laboristo
- mia vizio estas pri organizo kreskanta […], kreskantaj sekcioj kiuj ricevas helpon de TEJO informade, trejnade, subvencie danke al stabo kiu povas profesie labori .
vidu ankaŭ: kabineto
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ˈsta.bo/
- Silaboj
- STA·bo
Vortfarado
- stabradikostabo
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | stabo | staboj |
| akuzativo (-n) | stabon | stabojn |
Ekzemplaj frazoj
- La stabo interŝanĝis opiniojn en la kunveno. #683702
- Ni havas bonan intertraktanton en la stabo. #2034304
- Li havas grandan stabon laborantan por li. #2517638
- Ŝi havas grandan stabon laborantan por ŝi. #2517644
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
En aliaj lingvoj
| English | general staff, commanding officers |
|---|---|
| Español | estado mayor (militar) |
| Français | état-major |
| Deutsch | Stab, Führungsstab, Leitungsgruppe, Führungsgruppe |
| Italiano | stato maggiore |
| Polski | sztab |
| Русский | штаб |
| Українська | штаб |
| Nederlands | staf |
| Čeština | štáb |
| Slovenčina | vedenie, štáb |
| Magyar | törzskar, törzs, kar |
| 日本語 | 参謀部 |
| Български | щаб |
| Беларуская | штаб (група людзей) |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.