Esperantopedia

Vortaro · substantivo

stelo

stelo/ˈste.lo/

Oficiala radiko stel- (Fundamento, 1905)

stelo estas esperanta vorto (substantivo): Memlumanta astro, kiu, pro….

Signifo

  1. Memlumanta astro, kiu, pro malproksimegeco, aperas kiel brila surĉiela punkto kaj nia suno
    • en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn
    • Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon kaj Plejadojn kaj la stelojn de la sudo
  2. Alia lumanta ĉielkorpo, t.e. planedo, aparte Venuso, kometo, meteoro
    • la stelo Venus ekbrulis per envio — pro tio ŝi lumas pli forte ol multaj aliaj
    • tra la palruĝa aero lumis la stelo de la vespero
  3. Simboligo, kondukanto de la sorto, de la feliĉo
    • festoj kaj baloj sekvis unu post la alia, kaj ŝajnis, ke la stelo de la imperiestro brilas la plej hele, antaŭ ol ĝi por ĉiam estingiĝos
    • Marion estas mia stelo de feliĉo
  4. Stelulo
    • Sylvie Vartan, stelo de la franca kanzono .
  5. Figuro kun kvin aŭ pli da pintoj, ofte uzata kiel simbolo kaj emblemo
    • stelo el orsimila papero
    • ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto
  6. Esperanta monunuo iniciatinta je 1959
    • oni iniciatis internacian monunuon stelo .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈste.lo/
Silaboj
STE·lo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. stelradikostelo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativostelosteloj
akuzativo (-n)stelonstelojn

Ekzemplaj frazoj

  • Astronomio okupiĝas pri steloj kaj planedoj. #432123
  • Viaj okuloj pensigas min pri steloj. #440836
  • La ĉielo estas plena de steloj. #441625
  • La ĉielo estis plena de steloj. #441626

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

stel-

En aliaj lingvoj

Englishstar
Españolestrella
Portuguêsestrela
Françaisétoile
DeutschStern, Schicksal (Stern), Stelo (Währung)
Italianostella, star, stella (del cinema)
Polskigwiazda
Русскийзвезда
Українськазірка
Nederlandsster
Češtinahvězda, hvězdice
Slovenčinahviezda
Magyarcsillag
中文呇
日本語星
Българскизвезда
Hrvatskizvijezda
Slovenščinazvezda
Lietuviųžvaigždė
Latviešuzvaigzne
Eestistar
Svenskastjärna
Danskstjerne
Íslenskastjörnu
Catalàestel, estrella, estrela
Galegoestrela
Euskaraizarra
العربيةنجمة

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.