Esperantopedia

Vortaro · substantivo

templo

templo/ˈtem.plo/

Oficiala vorto (Fundamento)

templo estas esperanta vorto (substantivo): Konstruaĵo destinita por loĝado, kulto….

Signifo

  1. Konstruaĵo destinita por loĝado, kulto aŭ servado de dio aŭ diino
    • ne malproksime de la urbo Pi-Bast estis la templo de l' diino Hator
    • eĉ la vazojn de la domo de Dio, la orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en la templon de Babel, ilin la reĝo Ciro elportis el la templo de Babel .
  2. Kultejo, konstruaĵo en kiu samkultanoj plenumas siajn ritojn
    • protestanta, hindisma, framasona, homaranisma templo.

    sinonimoj: preĝejo

  3. Restadejo de ia sankta aŭ nobla aŭ abstrakta afero
    • via korpo estu templo de l' animo
    • templo de l' arto.

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈtem.plo/
Silaboj
TEM·plo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. templradikotemplo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativotemplotemploj
akuzativo (-n)templontemplojn

Ekzemplaj frazoj

  • Mia ŝatokupo estas vizitadi malnovajn templojn. #439744
  • Ni iris ankaŭ al la templo. #454964
  • Mia ŝatokupo estas viziti malnovajn templojn. #506911
  • Ĉi tie iam estis malnova templo. #512200

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishtemple
Españoltemplo
Portuguêstemplo
Françaistemple
DeutschTempel, Tempel (-ruine)
Italianotempio
Polskiświątynia, chram (przest.)
Русскийхрам
Українськахрам
Nederlandstempel
Češtinachrám, posvátné místo, synagoga, templ
Slovenčinachrám, posvätné miesto
Magyartemplom
中文殿, 庙, 寺(佛寺)
日本語神殿
Българскихрам
فارسیپرستشگاه، معبد
हिन्दीमंदिर [maṁdir]
Беларускаяхрам

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.