Vortaro · adjektivo
abstrakta
abstrakta/absˈtrak.ta/
Oficiala vorto (1-a Oficiala Aldono)
abstrakta estas esperanta vorto (adjektivo): Ĝenerala, neindividua, bazita sur….
Signifo
- Ĝenerala, neindividua, bazita sur teoriaj konceptoj kaj ne sur reala konkretaĵo (persono, aĵo, situacio)
- abstrakta ideo
- abstrakta rezonado
- Malkonkreta, malproksima de la realaj bezonoj, nepraktika
- ĉia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas
- teoriuloj, kiuj tro abstrakte pritraktas tiajn demandojn
sinonimoj: malkonkreta
- Nomanta econ, karakteron, estadmanieron senrilate al specifa objekto
- „forto“, „beleco“, „justo“ estas abstraktaj vortoj.
- Celanta ne la pli-malpli realisman prezenton de la objektoj, homoj kaj scenoj, sed ludan kombinon de formoj, koloroj ks
- abstrakta pentraĵo
- stereogramoj [estas] bildoj plenkoloraj kaj ŝajne abstraktaj, ĝis oni malkovras kiel ilin rigardi
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /absˈtrak.ta/
- Silaboj
- abs·TRAK·ta
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- abstraktradikoabstrakto
- afinaĵoadjektivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | abstrakta | abstraktaj |
| akuzativo (-n) | abstraktan | abstraktajn |
Ekzemplaj frazoj
- Novaj, nuntempaj pentristoj ŝatas abstraktajn pentraĵojn. #1181901
- La abstrakta pentroarto estas laŭmoda aktuale. #4044711
- Feliĉo estas vere abstrakta koncepto. #797630
- La teorio estas tro abstrakta por mi. #931733
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
abstrakt-
- -o -a -i
- -aĵ- konkreta afero
- -ec- eco, abstrakta kvalito
- -ig- kaŭzi, igi
- -ism- doktrino
En aliaj lingvoj
| English | abstract |
|---|---|
| Español | abstracto |
| Português | abstrato |
| Français | abstrait, conceptuel, formel, non-figuratif |
| Deutsch | abstrakt |
| Italiano | astratto |
| Polski | abstrakcyjny, oderwany (od rzeczywistości) |
| Русский | абстрактный, отвлечённый |
| Українська | абстрактний, нереальний, уявний |
| Nederlands | abstract |
| Čeština | abstraktní, odtažitý |
| Slovenčina | abstraktný, nekonkrétny |
| Magyar | absztrakt, elvont |
| 中文 | 抽象 |
| 日本語 | 抽象的な |
| Română | abstract |
| Български | абстрактен, отвлечен |
| Svenska | abstrakt |
| Català | abstracte |
| עברית | תַקצִיר |
| Беларуская | абстрактны |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.