Esperantopedia

Vortaro · adjektivo

akuta

akuta/aˈku.ta/

Oficiala radiko akut- (2. Oficiala Aldono, 1919)

akuta estas esperanta vorto (adjektivo): Malpli granda ol orto.

Signifo

  1. (pri angulo) Malpli granda ol orto
    • ajna triangulo havas almenaŭ du akutajn angulojn
    • la finna stilo prezentiĝas per rektaj linioj, akutaj anguloj

    sinonimoj: akra antonimoj: obtuza, malakuta

  2. Prezentanta fortajn simptomojn, rapide graviĝanta
    • li suferas akutan ftizon
    • tiu [malsano] neniam eksplodus per akutaj simptomoj sen malutilaj perfortagoj

    antonimoj: kronika vidu ankaŭ: akra, subita

  3. En lingvoj kun muzika aŭ tona akcento, karakterizanta sonojn prononcatajn en relative pli alta aŭ altiĝanta tono
    • akuta vokalo
    • akuta tono
  4. Akra
    • akutaj krioj de la anoncistoj
    • la policano ĉuis, kun akuta atento al la vizaĝesprimo de la alia .

    vidu ankaŭ: penetra

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/aˈku.ta/
Silaboj
a·KU·ta
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. akutradikoakuta
  2. afinaĵoadjektivo

Formoj

singularopluralo
nominativoakutaakutaj
akuzativo (-n)akutanakutajn

Ekzemplaj frazoj

  • Mi havas akutan doloron ĉi tie. #1514777
  • Triangulo havas almenaŭ du akutajn angulojn. #2069621
  • Ŝi mortis pro akuta rena malfunkcio. #2693508
  • Tiu ideo kondukis al akutaj diskutoj. #4532493

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishacute, penetrating
Españolagudo
Portuguêsagudo
Françaisaigu, virulent
Deutschspitz, akut, betont
Polskiostry
Русскийострый, акутовый
Українськагострий
Nederlandsscherp, acuut
Češtinaakutní, ostrý, prudký
Slovenčinaostrý, prudký, akútny
Magyarhegyes-, heveny, akut, éles
中文八字形, 急
日本語鋭角の
Românăunghiul de ascuțire, ascuțit
Catalàagut
עבריתחד, חמור, חריף
Беларускаявостры, рэзкі

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.