Esperantopedia

Vortaro · substantivo

apartamento

apartamento/a.par.taˈmen.to/

Oficiala radiko apartament- (3. Oficiala Aldono, 1921)

apartamento estas esperanta vorto (substantivo): Ĉiu el pluraj apartaj loĝejoj en domo.

Signifo

  1. Ĉiu el pluraj apartaj loĝejoj en domo
    • ŝi nun estas eksterurbe en domo kun du apartamentoj
    • la nevo de Ĝoja Karal havas ĉambron en apartamento, kiun li kunluas kun tri aliaj studentoj

    vidu ankaŭ: etaĝo, mansardo, partero

  2. Komforta, eĉ luksa, loĝejo el pluraj apartigitaj ĉambroj en hotelo, por dispono de gastoj
    • fraŭlino Kolardo resupreniris al la apartamento, kiun Maziero al ŝi ĝentile donis, en la dua etaĝo de sia hotelo, por la tuta daŭrado de la gefianĉiĝado
    • ŝia malgranda apartamento de la Varena strato superis la ĝardenon de la Prelonga hotelo

    vidu ankaŭ: feria apartamento, pensiono

  3. Unu aŭ du vicoj da ĉambroj kun kuna funkcio apartigitaj en kastelo, ekz-e por dispono de la reĝa familio, gastoj, por aŭdiencoj, baloj k.s.
    • la grandoficiroj kaj grandoficirinoj de la Reĝeco kondukis ilin en la apartamenton de Lia Reĝa Moŝto
    • ili loĝis ankoraŭ en la kastelo, en sia iama apartamento

    vidu ankaŭ: alo, galerio

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/a.par.taˈmen.to/
Silaboj
a·par·ta·MEN·to
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. apartamentradikoapartamento
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoapartamentoapartamentoj
akuzativo (-n)apartamentonapartamentojn

Ekzemplaj frazoj

  • Ni serĉas apartamenton kun du ĉambroj. #565321
  • Ni serĉas apartamenton kun du dormoĉambroj. #565323
  • Li vivas sola en la apartamento. #618866
  • Li trovis belan apartamenton por Manjo. #656240

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishapartment (usone), flat (brite), suite (hotel), apartments
Españolvivienda, piso, apartamento, apartamiento
Portuguêsaposento
Françaisappartement, appartement (de luxe)
Deutsch(Etagen-)Wohnung, Appartement, Hotelsuite, Zimmerflucht
Italianoappartamento
Polskiapartament
Русскийроскошная квартира, апартаменты
Українська(розкішна) квартира, апартаменти
Češtinaapartmá
Slovenčinaapartmán
Magyarlakosztály, apartman
中文套房, 公寓式住房
日本語アパートメント, フラット
Românăapartament
Българскиапартамент
עבריתדירה
Bahasa Indonesiaapartemen
Беларускаяапартамэнт, кватэра

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.