Vortaro · verbo
civilizi
civilizi/tsi.viˈli.zi/
civilizi estas esperanta vorto (verbo): Progresigi per evoluigo de simbola….
Signifo
- (pri socio) Progresigi per evoluigo de simbola komunikado (skribo kc), scienco, teĥniko kaj komerco ĝis kompleksa urba kaj ŝtata organizado kun socia tavoliĝo kaj labordivido
- Kecalkoatl estis la dio de ĉiuj saĝaj kaj utilaj sciencoj, iutempe li mem instruis al la aztekoj la metalurgion, la terkulturon kaj la civilizitan ŝtatan vivon
- similaj kolektoj (de fabeloj) ekzistas en ĉiuj lingvoj de la civilizita mondo, sed la plej fama en la tutmonda literaturo estas la verko de fratoj Grimm
vidu ankaŭ: kolonii
- (pri homo) Eduki pri legado kaj skribado, metio, scienco, teĥniko, moroj kaj leĝoj tiel, ke li kapablas konduti kaj vivteni sin en tia civilizita socio
- li devis dueli kontraŭ li […kaj] sciigis al Petro, kian servon li atendas de li, la civilizitan lakeon ekregis morta timo
- ĉiu iom civilizita homo jam post kelkaj horoj da lernado povas libere legi ĉian verkon en Esperanto
sinonimoj: kulturi
- (pri iu arto) Kulturi ĝin tiagrade, ke ĝi konvenu kaj utilu al civilizita socio
- la vortojn, kiuj estas egale uzataj en ĉiuj civilizitaj lingvoj […], mi lasis tute sen ia ŝanĝo .
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /tsi.viˈli.zi/
- Silaboj
- ci·vi·LI·zi
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- civilizradikocivilizo
- ifinaĵoinfinitivo
Formoj
| infinitivo | civilizi |
|---|---|
| prezenco | civilizas |
| preterito | civilizis |
| futuro | civilizos |
| kondicionalo | civilizus |
| volitivo | civilizu |
| aktiva participo · daŭranta | civilizanta |
| aktiva participo · finita | civilizinta |
| aktiva participo · estonta | civilizonta |
Ekzemplaj frazoj
- Eŭropanoj provis civilizi la genton. #985460
- La romianoj provis civilizi la antikvajn britojn. #1784233
- La misiistoj civilizis la indiĝenojn. #2354712
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
civiliz-
- -o -a -i
- -ad- daŭra ago
- -it- pasiva, pasinta
En aliaj lingvoj
| English | civilize |
|---|---|
| Español | civilizar |
| Português | civilizar |
| Français | civiliser |
| Deutsch | zivilisieren |
| Italiano | civilizzare |
| Polski | cywilizować |
| Русский | цивилизовать |
| Українська | цивілізувати |
| Čeština | civilizovat, vdělávati |
| Slovenčina | civilizovať |
| Magyar | civiliál |
| 中文 | 文明化 |
| 日本語 | 教化する |
| Català | civilitzar |
| עברית | לתרבת |
| Bahasa Indonesia | memperadabkan, membudayakan |
| Беларуская | цывілізаваць |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.