Esperantopedia

Vortaro · vorto

da

/da/

Oficiala vorto (Fundamento)

da estas esperanta vorto (vorto): Prepozicio esprimanta kunon de fizika….

Signifo

  1. Prepozicio esprimanta kunon de fizika aŭ metafora ujo kaj ĝia enhavo
  2. Fizika ujo kaj substanca enhavo
    • glaso da vino estas glaso plena je vino
    • sur la tablo staris botelo da vino, kuŝis skatolo da bombonoj (t.e. staris botelo plena je vino, kuŝis skatolo plena je bombonoj)
  3. Kuno de strukturo, formo kaj ĝia materio, io arigita
    • antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj
    • dika tavolo da neĝo
  4. Prepozicio uzata por rilatigi kun iliaj komplementoj vortojn esprimantajn precizan aŭ neprecizan kvanton, nombron, mezuron, pezon.
  5. Ĉe mezurvortoj
    • unu kilogramo da teo, dek du jaroj da laborado
    • plenmanoj da cindro .
  6. Ĉe nombrovortoj
    • mi aĉetis dekduon da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj
    • da ĉevaloj ili havis sepcent tridek ses

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/da/
Silaboj
da
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Ekzemplaj frazoj

  • Mi ŝatus havi tason da kafo. #338342
  • Mi ne havas multe da mono. #339042
  • Ĉu vi havas iom da mono? #386425
  • Ŝi aĉetis du parojn da ŝtrumpetoj. #412484

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishof
Españolde (glaso da vino - vaso de vino)
Portuguêsde
Françaisde
Deutschdes, von (glaso da vino - Glas Wein)
Polskiprzyimek do tworzenia ilości
Українськаприйм., що позначає міру, кількість
Češtinamíru, předložka míry (glaso da vino - sklenice vína), váhu
Slovenčinapredložka 2. pádu na výrazy množstva
Magyar-nyi
日本語~の~
Svenska(mängd) av
Catalàde
עבריתלציון כמות
Беларускаяпрыназоўнік для пазначэньня меры, колькасьці (звычайна не перакладаецца, перадаецца родным склонам)

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.