Esperantopedia

Vortaro · adjektivo

egala

egala/eˈɡa.la/

Oficiala vorto (Fundamento)

egala estas esperanta vorto (adjektivo): Havanta saman grandon, samajn….

Signifo

  1. Havanta saman grandon, samajn dimensiojn, saman kvanton, saman valoron, kiel tio, kun kio oni ĝin komparas
    • du kvantoj, egalaj je tria, egalas unu la alian
    • nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al saĝo
  2. Restanta sama, kia ĝi mem estis antaŭe, ne varianta kiaj ajn estas la cirkonstancoj
    • egala animo
    • egala humoro, pulso, voĉo

    vidu ankaŭ: konstanta, indiferenta, monotona

  3. Prezentanta samajn kvalitojn, do nenian motivon por esti preferata, t.e. indiferenta
    • egale ĉu vi estas riĉa aŭ senhava
    • egale kiam li venos, kien li iros
  4. Simila, sama
    • nomo egala sed esenco mala
    • nominativon ni uzas nur post tiuj prepozicioj, kies senco estas ĉiam egala
  5. (p.p. du aroj) Tiaj, ke ĉiu elemento de unu estas elemento de alia
    • la aro de reelaj radikoj de polinomo `bb X^2-bb 1` estas egala al `{-1,1}`.
  6. (p.p. du geometriaj figuroj) Tiaj, ke „movante“ unu el la figuroj, eblas igi ĝin koincidi kun la alia; pli rigore: la figuroj estas pozitive izometriaj
    • du egalaj strekoj estas samlongaj
    • se du trianguloj havas tri duope egalajn laterojn, ankaŭ ili estas egalaj

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/eˈɡa.la/
Silaboj
e·GA·la
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. egalradikoegali
  2. afinaĵoadjektivo

Formoj

singularopluralo
nominativoegalaegalaj
akuzativo (-n)egalanegalajn

Ekzemplaj frazoj

  • Ĉiuj homoj estas egalaj antaŭ Dio. #430409
  • Tio estas tute egala al mi. #451664
  • Antaŭ Dio ĉiuj homoj estas egalaj. #593328
  • Antaŭ la leĝo ĉiuj estas egalaj. #692744

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

egal-

En aliaj lingvoj

Englishequal
Españoligual
Françaiségal, pareil
Deutschgleich, egal, gleichwertig, ebenbürtig
Polskijednakowy, równy, taki sam
Русскийравный, одинаковый
Українськадорівнюють
Nederlandsgelijk
Češtinarovnající se (geometrický útvar), stejný, totožný
Slovenčinarovnajúci sa, totožný
Magyaregyenlő, változatlan, közömbös
中文无所谓
日本語等しい
Românăegal
Hrvatskijednaka
Slovenščinaenako
Lietuviųlygūs
Latviešuvienāds
Eestivõrdne
Dansklige
Íslenskajafnt
Catalàigual, idèntic, parell, semblant
Galegoigual
Euskaraberdina
العربيةمتساو
हिन्दीबराबर
বাংলাসমান
اردوبرابر

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.