Esperantopedia

Vortaro · substantivo

hurdo

hurdo/ˈhur.do/

hurdo estas esperanta vorto (substantivo): Aĵura plata plektaĵo el branĉetoj,….

Signifo

  1. Aĵura plata plektaĵo el branĉetoj, latoj aŭ metalfadenoj
    • oni sternis sur la marĉon fundamenton el hurdoj (aŭ, kiel li ĝin nomis, vimenplektaĵo) kaj plenigis la interspacetojn per musko kaj alia elasta materialo .
  2. Aĵura krado aŭ malprofunda kesto uzata por sekigi kaj stoki nutraĵojn ks
    • ĉirkaŭ la monaĥejoj migris dum festaj semajnoj ankaŭ la foiro kun arlekenejoj, karuseloj, pupteatroj, hurdoj, ebriaj interbataloj kaj amasa promenado .

    vidu ankaŭ: korbo, stablo

  3. Plektaĵo aŭ krado starigita kiel obstaklo dum konkursoj ks
    • inter la trunkoj de kelkaj arboj oni metis hurdojn, fortigis ilin per fostoj en la interspacoj kaj malantaŭ tiu barikado oni glatigis la teron
    • (figure) por ili la vivo konsistas el pluraj hurdoj, kiujn oni devas supervenki .

    vidu ankaŭ: plektobarilo, baraĵo

  4. Galerio el plektaĵo aŭ ligno, alkonstruita al ekstera muro de fortikaĵo por de tie pafi al atakantoj
    • duobla hurdo .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈhur.do/
Silaboj
HUR·do
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. hurdradikohurdo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativohurdohurdoj
akuzativo (-n)hurdonhurdojn

Ekzemplaj frazoj

  • La saltisto ne sukcesis transsalti la finan hurdon. #12384058

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishhurdle, rack, hoarding
Portuguêslatada, joeira, caniçado, caniçada
Françaisclaie, lattis, clisse
DeutschHorde, Darre, Trockengestell, Hürde
Italianograticcio (seccatoio)
Polskiplecionka
Русскийрешётка
Українськарешітчаста підставка, плетінка, тин, пліт
Nederlandshord
Češtinakošatina, ošatka, proutěná překážka
Slovenčinaprútená prekážka
Magyarszárítórács, lésza
日本語すのこ, ハードル
Беларускаярашотка

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.