Vortaro · substantivo
intervalo
intervalo/in.terˈva.lo/
intervalo estas esperanta vorto (substantivo): Regula, laŭmezura interspaco aŭ intertempo.
Signifo
- Regula, laŭmezura interspaco aŭ intertempo
- traflugante en elektraj vagonaroj super la tersupraĵo arkoformajn intervalojn inter tuneloj de la metropoliteno
- la religia kredo […] donu enhavon kaj celon en nian vivon, sen kiuj ĝi estus nur nuda […] intervalo inter la naskiĝo kaj morto
- Interspaco, disiganta du notojn
- la uzatajn tiam intervalojn (kvinto, seksto) nun oni nomas „vakaj“
- uzo de disonancaj intervaloj
- Aro de ĉiuj reeloj, troviĝantaj inter du reeloj `a` kaj `b`; pli ĝenerale: konveksa subaro de la aro de reeloj
- la intervalon oni notas per skribaĵo de la tipo `[a,b]` (fermita intervalo, `a` kaj `b` apartenas al la koncerna aro), `(a,b)` (malfermita intervalo, nek `a` nek `b` apartenas al ĝi), `[a,b)` aŭ `(a,b]` (duonfermita intervalo)
- la reelojn `a` kaj `b` oni nomas randoj de la intervalo.
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /in.terˈva.lo/
- Silaboj
- in·ter·VA·lo
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- intervalradikointervalo
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | intervalo | intervaloj |
| akuzativo (-n) | intervalon | intervalojn |
Ekzemplaj frazoj
- Tiu vulkano erupcias je regulaj intervaloj. #845200
- La olimpiaj ludoj okazas en kvarjaraj intervaloj. #519156
- Tiun medicinaĵon oni prenu kun intervalo de tri horoj. #550134
- La olimpiaj ludoj okazas en intervaloj de kvar jaroj. #1187942
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
En aliaj lingvoj
| English | interval |
|---|---|
| Español | intervalo |
| Português | intervalo (música, matemática) |
| Français | intervalle |
| Deutsch | Intervall, Spanne |
| Italiano | intervallo |
| Polski | przerwa, interwał, przedział |
| Русский | интервал |
| Українська | інтервал, проміжок, відстань |
| Nederlands | interval, tussenruimte |
| Čeština | dosah, rozsah |
| Slovenčina | interval, medzidobie, rozpätie |
| Magyar | hangköz, intervallum |
| 中文 | 区间 |
| 日本語 | 音程 |
| Română | întrerupere |
| Català | interval |
| فارسی | فاصله, بازه |
| Беларуская | інтэрвал |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.