Esperantopedia

Vortaro · substantivo

koloro

koloro/koˈlo.ro/

Oficiala vorto (Fundamento)

koloro estas esperanta vorto (substantivo): Aparta impreso farita sur la okulo de….

Signifo

  1. Aparta impreso farita sur la okulo de lumradio per la spektro de ĝiaj ondolongoj (inter 380 kaj 760 nm)
    • la sep koloroj de la ĉielarko
    • ruĝeta koloro
  2. Difinita koloro rolanta kiel konvencia signo.
  3. Kolora simbolo de iu homgrupo, teamo
    • sektoj el ĉiuj koloroj
    • administrantoj estas enpostenigitaj laŭ politika koloro (opinio, partio), kaj ne laŭ kapabloj .
  4. Ĉiu el la du grupoj de la ludkartaj emblemoj, la ruĝa (karoo kaj kero) kaj la nigra (piko kaj trefo).
  5. Sensebla ecaro, pro kiu io distingiĝas kaj rekoneblas
    • la iom laca koloro de lia vizaĝo
    • neniam homaranoj trudu la gentan koloron de sia vidaĵo al ceteraj .
  6. Stilo
    • la malofteco de la adjektivoj donas al lia lingvo tre kuriozan koloron
    • senkolora oficiala parolo .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/koˈlo.ro/
Silaboj
ko·LO·ro
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. kolorradikokoloro
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativokolorokoloroj
akuzativo (-n)koloronkolorojn

Ekzemplaj frazoj

  • Ĉu tiu koloro plaĉas al vi? #439512
  • Oro havas similan koloron kiel kupro. #464876
  • Je liaj vortoj ŝia koloro paliĝis. #538020
  • Mi ŝatas ĉi tiun koloron ankaŭ. #558742

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

kolor-

En aliaj lingvoj

Englishcolor (US), colour (UK)
Españolcolor
Portuguêscor, colorido, timbre (de voz)
Françaiscouleur, coloris, teinte, ton
DeutschFarbe
Polskikolor, barwa
Русскийцвет
Українськаколір
Nederlandskleur
Češtinabarva, instrukce pro nastavení barevného výstupu
Slovenčinafarebný odtieň
Türkçerenk
中文色
日本語カラー
Българскицвят
Hrvatskiboja
Slovenščinabarva
Lietuviųspalva
Latviešukrāsu
Eestivärv
Svenskafärg
Danskfarve
Íslenskalit
Catalàcolor
Galegocor
Euskarakolorea
العربيةلون
हिन्दीरंग

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.