Vortaro · substantivo
koridoro
koridoro/ko.riˈdo.ro/
Oficiala radiko koridor- (1. Oficiala Aldono, 1909)
koridoro estas esperanta vorto (substantivo): Trairejo komunikiganta ĉambrojn de sama….
Signifo
- Trairejo komunikiganta ĉambrojn de sama etaĝo, de sama apartamento
- granda domo kun mallumaj koridoroj, malplenaj ĉambroj, kaj mirinde silenta
- li trapasis jam dekkelkon da ĉambroj kaj koridoroj
- Horizontala pasejo, nelarĝa longa spacparto, komunikiganta iojn
- okcidente la delikataj sed nudaj deklivoj de Libiaj montoj, oriente krutaj kaj fenditaj arabiaj ŝtonegoj estas muroj de ĉi tiu koridoro, sur kies fundo fluas Nilo .
- Veturkoridoro
- la kamiono veturis en la malrapida koridoro
- kvarkoridora ŝoseo
- Flugkoridoro
- la aviadiloj flugis en la koridoroj je kvin niveloj .
- Strio de tero, liganta naturterenojn, kiun bezonas sovaĝaj vegetaĵoj kaj bestoj por disvastiĝi.
- Strio de teritorio, kiu trairas la teritorion de alia ŝtato, ordinare por ebligi trairon al la maro
- Rail Baltica estas parto de la internacia transporta koridoro North Sea-Baltic, kiu kunligos la landojn de Benelukso, Germanion, Pollandon kaj Litovion, kaj sekve Latvion, Estonion kaj Finnlandon
- en 2003 la tiamaj registaroj de la du landoj atingis interkonsenton pri markoridoro (interkonsento Drnovšek–Račan) .
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ko.riˈdo.ro/
- Silaboj
- ko·ri·DO·ro
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- koridorradikokoridoro
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | koridoro | koridoroj |
| akuzativo (-n) | koridoron | koridorojn |
Ekzemplaj frazoj
- La koridoro estas ĉiumatene lavita pura. #857419
- Li eliris en la vagonan koridoron. #1299234
- Lasu vian pluvombrelon en la koridoro. #1473092
- Kie estas la koridoro por vitaminoj? #1717068
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
koridor-
- -o
koridoro
- kunmetaĵoj
En aliaj lingvoj
| English | corridor, hall, passageway |
|---|---|
| Español | corredor, pasillo |
| Português | corredor |
| Français | couloir, corridor |
| Deutsch | Gang, Flur, Korridor, Durchgang |
| Italiano | corridoio, passaggio |
| Polski | korytarz |
| Русский | коридор |
| Nederlands | corridor, gang |
| Čeština | chodba, koridor |
| Slovenčina | chodba, kuloár, územný pás |
| Magyar | folyosó |
| 中文 | 甬道 |
| 日本語 | 廊下 |
| Română | coridor, culoar |
| Català | corredor, passadís |
| Беларуская | калідор |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.