Esperantopedia

Vortaro · adjektivo

malalta

malalta/maˈlal.ta/

Oficiala vorto (Fundamento)

malalta estas esperanta vorto (adjektivo): Negranda de supro ĝis malsupro.

Signifo

  1. Negranda de supro ĝis malsupro
    • la altranguloj malalte kliniĝis
    • vasta vinberkreskaĵo kun malalta trunko
  2. Je negranda distanco super la tero aŭ eĉ sub la normala nivelo
    • sikomoroj sur malaltaj lokoj
    • la malalta parto de la urbo
  3. Malgranda, malsupra laŭ valorskalo
    • malalta prezo
    • landoj kie oni perlaboras malaltan salajron

    vidu ankaŭ: humila

  4. Kun malrapidaj vibroj, ne granda frekvenco, basa
    • lia voĉo estis tiom malalta, ke je kelkaj vortoj ĝi sinkis en la raŭkon
    • parolante publike, [li] komencas ĉiun frazon per iu malalta tono, altigas la voĉon ĝis la mezo de la frazo kaj malaltigas ĝin denove ĉe la fino .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/maˈlal.ta/
Silaboj
ma·LAL·ta
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. malprefiksomalo, kontraŭo
  2. altradikoalto
  3. afinaĵoadjektivo

Formoj

singularopluralo
nominativomalaltamalaltaj
akuzativo (-n)malaltanmalaltajn

Ekzemplaj frazoj

  • Li estas pli malalta ol Tom. #519877
  • Mi estas pli malalta ol vi. #560435
  • Ĉiumonate ŝia malalta enspezo elspeziĝis monatomeze. #583026
  • Estas malfacile vivi per malaltaj enspezoj. #587793

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

alt-

En aliaj lingvoj

Englishlow
Españolbajo, grave (nota)
Françaisbas
Deutschtief, flach, niedrig
Italianobasso, grave (di suono)
Polskiniski, mały
Русскийнизкий
Українськанизький
Češtinanízký
Slovenčinanízky
中文使平整, 下等, 低调
日本語低い
Românăjos, scund
Българскинисък
Hrvatskiniska
Slovenščinanizka
Lietuviųžemas
Latviešuzems
Eestimadal
Suomimatala, alhainen, ala-
Dansklav
Íslenskalágt
Catalàbaix, greu (un so)
Galegobaixo
Euskaratxikia
العربيةمنخفض
हिन्दीकम
বাংলাকম

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.