Esperantopedia

Vortaro · substantivo

mezuro

mezuro/meˈzu.ro/

Oficiala radiko mezur- (Fundamento, 1905)

mezuro estas esperanta vorto (substantivo): Ago mezuri.

Signifo

  1. Ago mezuri
    • ne faru maljustaĵon en la juĝo, en la mezuro, en la peso, en la amplekso
    • la ekzakta tempomezuro necesas por pruvi kelkajn asertojn de Einstein-a relativec-teorio .
  2. Mezurita valoro de iu grando
    • havi mezuron je: 170 centimetroj, tri hektaroj, cent mil paskaloj...
    • ŝnuro de tridek ulnoj prezentis ĝian mezuron ĉirkaŭe
  3. La kvanto enhavata en iu mezurilo; mezurunuo
    • „da“ post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro
    • por la plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita […] unu kondiĉa kolekto da mezuroj
  4. Amplekso, grado, intenseco de io nemateria; ĝusta amplekso aplikinda en donitaj cirkonstancoj; modereco, mezurateco
    • verko skribita en bona Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj en plena mezuro (komplete, plengrade) konservas sian bonecon ankaŭ nun
    • en ĝusta mezuro

    vidu ankaŭ: skalo

  5. Baza unuo de takta muziko, la distanco inter du ĉefpulsoj
    • la temo por ĉakono kutime daŭras nur kvar mezurojn, sed la ario de Bach dividiĝas en du sekciojn el po ok mezuroj .

    vidu ankaŭ: takto

  6. Kvanto de silaboj aŭ de piedoj en unu verso
    • poemoj […] sen rimoj kaj mezuroj, sen la sklaveco de rigora metriko
    • ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/meˈzu.ro/
Silaboj
me·ZU·ro
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. mezurradikomezuro
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativomezuromezuroj
akuzativo (-n)mezuronmezurojn

Ekzemplaj frazoj

  • Por ĉiu plezuro devas esti mezuro. #546124
  • Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso. #572259
  • Ĉu vi havas pli grandan mezuron? #1016187
  • Provu surmeti tion ĉi por mezuro. #3980870

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

En aliaj lingvoj

Englishbar, measure
Españolmedida
Françaismesure, mensuration, dose, modération
DeutschMessung, Abmessung, Größe, Maß
Polskipomiar, miara, rozmiar, wymiar
Русскийразмер, мера
Українськаміра, мірка, розмір
Nederlandsmeting, maat, grootte
Češtinametrum verše
Slovenčinametrum verša
Magyarmérés, méret, (mért) nagyság, mérő (űrtartalom)
中文尺寸
日本語寸法
Bahasa Indonesiapengukuran, ukuran, satuan pengukuran, birama
Беларускаямера, памер, вымер, мэтар (у музыцы)

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.