Esperantopedia

Vortaro · substantivo

skalo

skalo/ˈska.lo/

Oficiala vorto (Fundamento)

skalo estas esperanta vorto (substantivo): Rilato inter la dimensioj de du diverse….

Signifo

  1. Rilato inter la dimensioj de du diverse grandaj objektoj.
  2. Proporcio inter la efektivaj dimensioj de objekto kaj la dimensioj de desegnaĵo aŭ modelo, kiu figuras ĝin
    • en neniu farebla desegnaĵo ni povas desegni samtempe la orbitojn kaj la planedojn laŭ la sama skalo
    • [ili] montris modelon de nia planeda sistemo en skalo 1 : 2 400 000 000

    vidu ankaŭ: difino, formato

  3. Simbolo montranta la skalon de desegno per linio dividita per streketoj kaj apudaj indikoj de la efektivaj distancoj.
  4. Serio de streketoj aŭ indikoj, kiujn montrilo aŭ alia mezurilo atingas, tiel montrante la rilaton al iu mezurata grando (temperaturo, premo, rapido...)
    • la 32 gradoj de la kompasa skalo
    • nanometra skalo
  5. Serio de interrilataj gradoj de mezuro
    • brizo [je] indico 4 - 6 de la Boforta skalo
    • tertremo […] supera eĉ al 6 gradoj de la skalo de Richter
  6. Orda, norma serio de tonoj
    • plurskalaj instrumentoj
    • ni ne bezonos plurkordajn aŭ ĉiaskalajn instrumentojn por la kantoj kaj melodioj

    sinonimoj: gamo vidu ankaŭ: tonalo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈska.lo/
Silaboj
SKA·lo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. skalradikoskalo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoskaloskaloj
akuzativo (-n)skalonskalojn

Ekzemplaj frazoj

  • En Japanujo oni uzas la celsiusan skalon. #541050
  • En Japanujo oni uzas la celsian skalon. #829635
  • Kiun skalon havas tiu mapo? #2295471
  • Li negocas je granda skalo. #2745055

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

skal-

En aliaj lingvoj

Englishscale
Españolescala
Deutsch(Vergleichs-)Maßstab, Skala (Vergleich)
Українськашкала
Nederlandsschaal
Češtinaměřítko mapy, stupnice přístroje
Slovenčinahlasový rozsah (hud.), stupnica, škála
中文标度
日本語スケール
Hrvatskirazmjera
Slovenščinalestvica
Lietuviųskalė
Latviešuskala
Eestiskaala
Danskskala
Íslenskamælikvarði
Catalàescala
Galegoescala
Euskaraeskala
العربيةعلى نطاق و
हिन्दीपैमाने
বাংলাস্কেল
اردوپیمانے
한국어규모
Tiếng Việtquy mô
Bahasa Indonesiaskala
Bahasa Melayuskala
ไทยขนาด

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.