Esperantopedia

Vortaro · substantivo

moto

moto/ˈmo.to/

moto estas esperanta vorto (substantivo): Sentenco pruntita el iu aŭtoro kaj….

Signifo

  1. Sentenco pruntita el iu aŭtoro kaj metita antaŭ libro aŭ artikolo por montri ĝian ĉefan ideon
    • li atentigis pri la bengallingvaj frazoj per kiuj – kvazaŭ moto – komenciĝas la verko mem .

    sinonimoj: epigrafo vidu ankaŭ: citaĵo, epifonemo

  2. Sentenco emfazante la temon, la celon de kongreso, ekspozicio kc
    • la elektita kongresa moto „Unuigita Eŭropo bezonas Esperanton“ estas kategoria sugesto al la mondo
    • la moto de la festivalo estis „Oriento estas delikata afero” .
  3. Devizo
    • super la kamenbreto estas alfiksita moto: „Hejmo, dolĉa hejmo“
    • la moto de la organizaĵo: „por ĉiuj, por ĉiam”
  4. Maksimo
    • mia tutviva moto estis: ‚ĉio estas atingebla de homo, kiu vere meritas ĝin‘
    • la moto „ĉiun flati, neniun ĉagreni!“ […] facile kondukas al meza kvalito kaj fine al degenero

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈmo.to/
Silaboj
MO·to
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. motradikomoto
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativomotomotoj
akuzativo (-n)motonmotojn

Ekzemplaj frazoj

  • Mallongaj leteroj kaj longaj amikecoj, tiel estas mia moto. #1089616
  • La moto de Oomoto: Unu Dio, unu mondo, unu interlingvo. #913879
  • La motoj indikas tion, kion oni ne havas, al kio oni aspiras. #3929270
  • "Ĉio plenumita komenciĝas per sia elpensiteco" estas moto, kies veron ni ĉiuj konas. #5536279

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishmotto, quotation at beginning of book
Españollema
Portuguêsmote
Françaisexergue
DeutschLeitspruch, Wahlspruch, Motto, Losung
Italianomotto (citazione d'introduzione), citazione (motto di introduzione)
Polskimotto
Русскиймотто, эпиграф
Українськамотто, епіграф
Nederlandsmoto
Češtinacitát, heslo, moto, motto
Slovenčinacitát, heslo, motto
Magyarjelige, jelmondat, mottó
中文铭言
日本語題銘
Românădeviză (expresie)
Българскимото
Беларускаямота, эпіграф, дэвіз, максыма

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.