Esperantopedia

Vortaro · substantivo

nodo

nodo/ˈno.do/

Oficiala radiko nod- (1. Oficiala Aldono, 1909)

nodo estas esperanta vorto (substantivo): Firma kunligo de unu aŭ pluraj ŝnuroj….

Signifo

  1. Firma kunligo de unu aŭ pluraj ŝnuroj kreita per bukligo kaj traŝovo laŭ iu el multaj diversaj manieroj, ĉu por fiksi, kunligi, marki, teniĝi kc
    • nigraj haroj, ligitaj en nodo
    • la flikilo […] trenis post si longan fadenon, kiu […] ne havis nodon

    vidu ankaŭ: banto, buklo, maŝo, plektaĵo

  2. Implikaĵo
    • [tiu simpla] rakonto […] ne enhavas misteran nodon de intrigo
    • la rava virina animo, kiu […] incitas la viron persiste ĉassekvi […] por ŝin ekkapti kaj por solvi la nodon de la rebuso

    vidu ankaŭ: dilemo, intrigo, senelirejo

  3. Tubero, ŝvelaĵeto
    • reŭmatismo faris [al ŝi] nodojn sur la brakoj
    • la palisoj de la barilo [havis] nodojn kaj tuberojn
  4. Vojnodo
    • okcidente de la minejo de Sinai sin etendas nodo de valoj kaj montoj
    • min ravis bela ligna konstruaĵo, kiu situas ĉe la nodo de vojetoj
  5. Centro, plej grava punkto
    • Kosovo estas ja la nodo, kie interplektiĝas ĉiuj tiuj interesoj
    • ĉe nodopunkto de transport-linioj tra Belgio de kaj al Francio, Nederlando, Germanio kaj Luksemburgo .

    subnocioj: nabo vidu ankaŭ: koro, reto

  6. Mezurunuo de rapido, origine mezurita per nodhava logo; nombro de marmejloj trairitaj dum 1 horo (1 nodo = 1,85 km/h)
    • kiam ŝi ekplugis, ŝi veturis kvar nodojn, kaj se ŝi rapidis, kvar kaj duonon
    • ĝi […] povas veturigi 1000 pasaĝerojn aldone al la kargo [kun] krozada rapideco 15 nodoj .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈno.do/
Silaboj
NO·do
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. nodradikonodo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativonodonodoj
akuzativo (-n)nodonnodojn

Ekzemplaj frazoj

  • Jen la nodo de la afero. #442411
  • Tio estas grava nodo de trafikvojoj. #1055020
  • Mi ne sukcesas malfari tiun nodon. #5090461
  • La kombilo alvenis ĉe la nodo. #5443375

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

nod-

En aliaj lingvoj

Englishknot
Españolnodo, nudo
Portuguêsnó
Françaisnœud
DeutschKnoten, Knotenpunkt, Zentrum
Polskiwęzeł
Русскийузел
Українськавузол
Nederlandsknoop, knooppunt
Češtinakolénko, nodus, uzel, uzlina
Slovenčinakolienko, nodus, uzlina, uzol
Magyarcsomó, csomópont, gócpont
中文缬
日本語結び目
Românănod
Catalànus, nuc
Bahasa Indonesiasimpul, knot
Беларускаявузел

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.