Esperantopedia

Vortaro · substantivo

skizo

skizo/ˈski.zo/

Oficiala vorto (Fundamento)

skizo estas esperanta vorto (substantivo): Malneta, rapide farita bildo aŭ prezento.

Signifo

  1. Malneta, rapide farita bildo aŭ prezento
  2. Desegno prezentanta nur malmultajn ĉefajn aŭ karakterizajn liniojn
    • jen estas skizo, desegnita de fama desegnisto, oni komisiis al vi kopii ĝin
    • la muroj estis kovritaj per pentraĵoj — portretoj, historiaj skizoj kaj pejzaĝoj .

    vidu ankaŭ: konturo, silueto, skemo

  3. Nefinita pentraĵo aŭ skulptaĵo prezentanta nur krudan provan malneton de la projektata verko
    • estis en ĉi tiu loko ŝtonego, simila al kuŝanta leono, […] la unuan skizon de ĉi tiu verko faris la dioj, kaj la homoj finis ĝin
    • ĝi ŝajnis al mi bela skizo, el kiu oni povas fari belan pentraĵon .

    vidu ankaŭ: maketo

  4. Literatura verko ne prezentanta plendetale la temon, sed resumante ĝin per ĉefaj trajtoj
    • la skizo estis skribita jam en junio de 1934, sed mi perdis la manuskripton .
  5. Resumo de plano, de projekto
    • Berg konatigis min kun ĉiuj skizoj, planoj, kalkuloj kaj buĝetoj
    • tio estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en la regiono de revoj

    vidu ankaŭ: koncepto

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈski.zo/
Silaboj
SKI·zo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. skizradikoskizo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoskizoskizoj
akuzativo (-n)skizonskizojn

Ekzemplaj frazoj

  • Tio estas skizo de fama pentistro. #1109743
  • La skizoj ilustras ses problemojn solvendajn. #3447536
  • Tomo faras skizon pri la domo. #9927725
  • Ĝi estas skizo, kiun verkis mi. #10261550

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

skiz-

En aliaj lingvoj

Françaiscroquis, ébauche, esquisse
DeutschSkizze, Entwurf
Polskiszkic, zarys
Русскийнабросок, эскиз
Українськаескіз, шкіц, начерк, нарис
Nederlandsschets, aanleg, ontwerp, concept
Češtinanáčrt, skica, črta
Slovenčinanáčrt, skica, črta
Magyarvázlat, skicc
中文草稿
日本語スケッチ
Беларускаянакід, эскіз

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.