Esperantopedia

Vortaro · substantivo

staplo

staplo/ˈsta.plo/

staplo estas esperanta vorto (substantivo): Amaso da objektoj, metitaj unuj sur….

Signifo

  1. Amaso da objektoj (precipe konstrumaterialoj, hejtligno ktp), metitaj unuj sur aliajn kaj aranĝitaj en vicon
    • staplo da traboj, tabuloj, brikoj, libroj
    • dika staplo da masinskribitaj paper-folioj

    vidu ankaŭ: stako, kolono

  2. Dinamika datumstrukturo, ofte rekte realigita per procesoraj komandoj, ĉe kiu oni povas aldoni kaj relegi novajn objektojn nur supre
    • procesoroj liveritaj sur kartetoj, sur kiuj estas la staplomemoro
    • la kerno uzis teknologion de ekstervica plenumo de komandoj, novan skemon de komutado de staplo kaj nova ĉefbuso

    sinonimoj: stako vidu ankaŭ: atendovico, bufro

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈsta.plo/
Silaboj
STA·plo

Vortfarado

  1. staplradikostaplo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativostaplostaploj
akuzativo (-n)staplonstaplojn

Ekzemplaj frazoj

  • Tomo donis al Manjo staplon de mono. #6056235
  • Li havas staplojn de libroj. #12429324
  • Tomo metis la staplon de kvitancoj en la tirkeston. #13459667
  • Antaŭmatena esploratako sukcese malkovris grandegan staplon de malleĝaj steroidoj, kaj kelkajn monsakojn. #3943778

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

stapl-

En aliaj lingvoj

Englishpile, stack
Españolmontón, depósito, pila
Françaisempilement, pile (empilement), pile
DeutschStapel, Stapelspeicher, Stack, Kellerspeicher
Polskiskład główny, magazyn towarowy, hurtownia, spichlerz
Русскийстопа, стопка, штабель, пачка
Українськасклад, комора, пакгауз, база
Nederlandsstapel
Češtinasklad zboží, skladiště, srovnaná hromada
Slovenčinasklad pre stohový tovar (čakajúci na predaj alebo návrat)
Magyarrakás
中文堆
日本語保管倉庫
Catalàpila, munt
Беларускаястос, пачак

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.