Vortaro · substantivo
volumeno
volumeno/vo.luˈme.no/
Oficiala radiko volumen- (4. Oficiala Aldono, 1929)
volumeno estas esperanta vorto (substantivo): Fizika grando, esprimanta la mezuron de….
Signifo
- Fizika grando, esprimanta la mezuron de la spaco okupata de objekto
- la dimensioj de volumeno estas `M^0L^3T^0`.
- la variado de la volumeno de gaso depende je la temperaturo kaj premo
vidu ankaŭ: kuba metro
- Mezuro de solido
- la volumeno de kubo egalas al la kubo de ĝia eĝo
- la volumeno de sfero estas proporcia al la kubo de ĝia radiuso
- Vendosumo, kiun atingas iu merkato
- oni enportis ĉirkaŭ 600 aŭ 800 miloj da litroj ĉiutage, dume, la produktado de biero apenaŭ atingis trionon de tiu ĉi volumeno
- la volumeno de ekstera komerco de la ok novaj EU-membroj pliiĝis en la periodo 1990-2003 de 62,5 miliardoj al 370 miliardoj da eŭroj
vidu ankaŭ: kapacito
- Kapacito
- kesto kun granda volumeno, sed malgranda pezo.
- Neklare konturita aŭ malfacile priskribebla objekto tridimensia
- ŝian atenton kaptis la luksa volumenego de oketaĝa, evidente ĵus konstruita domo
- ŝia volumeno estis ege ampleksa kaj ŝiaj astronomie ŝvelaj konturoj kaŭzis angoron al junaj viroj .
sinonimoj: maso
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /vo.luˈme.no/
- Silaboj
- vo·lu·ME·no
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- volumenradikovolumeno
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | volumeno | volumenoj |
| akuzativo (-n) | volumenon | volumenojn |
Ekzemplaj frazoj
- Kiel vi kalkulas la volumenon de kubo? #984000
- Temas pri hamburgero kun volumeno de volumo. #1327886
- Kiel oni kalkulas la volumenon de cilindro? #12378001
- La volumeno de la botelo estas unu litro. #1569187
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
volumen-
- -o
volumeno
- -aĵ- konkreta afero
- kunmetaĵoj
En aliaj lingvoj
| English | volume |
|---|---|
| Español | volumen |
| Português | volume |
| Français | volume |
| Deutsch | Volumen, Marktvolumen, Fassungsvermögen |
| Polski | objętość |
| Русский | объём |
| Українська | об’єм, маса, обсяг |
| Nederlands | volume, inhoud |
| Čeština | kubatura, objem |
| Slovenčina | objem |
| Magyar | térfogat, terjedelem |
| 中文 | 市场容量 |
| 日本語 | 体積 |
| Ελληνικά | όγκος |
| עברית | נפח |
| Беларуская | аб'ём |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.