Esperantopedia

Vortaro · substantivo

kapacito

kapacito/ka.paˈtsi.to/

kapacito estas esperanta vorto (substantivo): Maksimuma kapablo ion enteni aŭ dum….

Signifo

  1. Maksimuma kapablo ion enteni aŭ dum difinita daŭro trakti
    • nova vojo kondukas nun tra Hungario kaj Rumanio, sed tie la kapacito de la limkontrolejoj estas malalta
    • (figure) se la oratoro ne volas paroli en malplenon, li nepre devas adapti sian paroladon al la intelekta kapacito de la publiko
  2. En scienco, diversfake
  3. Maksimuma produktokapablo je difinita tempo per ĉiuj disponeblaj rimedoj de iu entrepreno
    • plenkapacite laboras uzinoj kaj minejoj, sed eĉ la tuta kapacito ne sufiĉas por plenumi la mendojn
    • aŭstra produktanto de ventelektro DonauWind havas planojn por plikreskigo de la ventelektrejaj kapacitoj

    vidu ankaŭ: povo

  4. Kvanto (gasa, likva aŭ solida), kiun povas enteni ujo
    • kapacito de vazo
    • la ŝipo estus povinta kolekti en unu semajno ĉiun nafton elfluintan […] la projekto anticipas trimaranon, kies centra ŝelo havus pli grandan kapaciton .

    sinonimoj: enhaveco, volumeno

  5. Maksimuma kvanto da datumoj, kiujn ia disponaĵo (memoro, procezilo, komunikkanalo) povas enteni aŭ trakti
    • [la] tekokomputilo […] proponas grandegajn kalkulpovon, konserv-kapaciton
    • senpagaj retpaĝoj por individuoj kutime havas maksimuman kapaciton de 100 megabajtoj
  6. (de akumulatoro) Plej granda ŝargo, kiun ĝi povas enteni
    • la poŝtelefon[o…] havas akumulatoron kun kapacito sufiĉa por tuta tago .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ka.paˈtsi.to/
Silaboj
ka·pa·CI·to

Vortfarado

  1. kapacitradikokapacito
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativokapacitokapacitoj
akuzativo (-n)kapacitonkapacitojn

Ekzemplaj frazoj

  • Niaj fabrikoj laboras per plena kapacito. #608243
  • La kapacito de elektraj aŭtoj perfektiĝis. #1504669
  • Kiel oni kalkulas la kapaciton de kondensilo? #719614
  • La cisterno havas kapaciton de kvindek galjonoj. #720864

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

DeutschKapazität
Українськамісткість, ємність
中文潜力
日本語容量
Беларускаяёмістасьць

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.