Esperantopedia

Vortaro · substantivo

ĉaro

ĉaro/ˈtʃa.ro/

Oficiala radiko ĉar- (2. Oficiala Aldono, 1919)

ĉaro estas esperanta vorto (substantivo): Rada veturilo sen motoro.

Signifo

  1. Rada veturilo sen motoro.
  2. Ŝarĝveturilo
    • jungi sian ĉaron
    • li ŝarĝis ĉaron per ligno, jungis du bovojn kaj veturis en la urbon
  3. Solena radveturilo
    • funebra ĉaro
    • post la kaleŝoj de invititoj aperis la grandfesta ĉaro de Prelongoj
  4. Batalĉaro
    • la ĉevaloj de Faraono kun liaj ĉaroj kaj rajdantoj eniĝis en la maron
    • li […] ekmirus, se iu ajn malamiko ne forkurus, vidante liajn galopantajn ĉevalojn, sur la ĉaro de l’ faraono staras la dioj mem por ŝirmi lin per ŝildo kaj trapiki la malamikojn .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈtʃa.ro/
Silaboj
ĈA·ro
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. ĉarradikoĉaro
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoĉaroĉaroj
akuzativo (-n)ĉaronĉarojn

Ekzemplaj frazoj

  • La ĉaro estis en la remizo. #2318065
  • Vi povas uzi ĉi tiun ĉaron. #2506739
  • Vi rajtas preni ĉi tiun ĉaron. #2506743
  • Tiu uzita ĉaro estas kvazaŭ nova. #2751535

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

ĉar-

En aliaj lingvoj

Españolcarro, carruaje
DeutschWagen, Karren
Italianocarro
Українськаколісниця, коляска, карета, візок
日本語荷馬車
Catalàcarro
עבריתעֲגָלָה
Беларускаявоз, калёсы, павозка, брычка

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.