Vortaro · verbo
ŝargi
ŝargi/ˈʃar.ɡi/
ŝargi estas esperanta vorto (verbo): Provizi aparaton je konsumaĵo, forto,….
Signifo
- Provizi aparaton je konsumaĵo, forto, energio necesa por ĝia funkciado
- ŝargi akumulatoron, fotokameron, kondensatoron.
- Enmeti eksplodaĵon kaj pafaĵon en ian ajn pafilon
- la ĉasisto […] deŝiris de sia vesto tri arĝentajn butonojn, ŝargis per ili la pafilon kaj pafis
- li propramane finis ŝargi la kanonon .
- Provizi elektran fonton, ekz. akumulatoron
- ĝi havas akumulatoron kun kapacito sufiĉa por tuta tago, tiel ke sufiĉas ĉiunokte remeti la tabulon en ĝian ŝargodokon
- pere de indukto oni povas ŝargi elektran dentobroson sen konektilo .
- Provizi koncernan parton de komputila memoro je datumo necesa (programo, tiparo, valoro de variablo) por plua komputado.
- Provizi per, ofte peza, transportaĵo; ŝarĝi
- (figure) li proksimiĝis kaj rekonis siajn fratojn, kies konscienco estis ŝargita per multaj kulpoj kaj kiuj perdis sian tutan havon .
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ˈʃar.ɡi/
- Silaboj
- ŜAR·gi
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- ŝargradikoŝargo
- ifinaĵoinfinitivo
Formoj
| infinitivo | ŝargi |
|---|---|
| prezenco | ŝargas |
| preterito | ŝargis |
| futuro | ŝargos |
| kondicionalo | ŝargus |
| volitivo | ŝargu |
| aktiva participo · daŭranta | ŝarganta |
| aktiva participo · finita | ŝarginta |
| aktiva participo · estonta | ŝargonta |
Ekzemplaj frazoj
- Mi ne sukcesas ŝargi mian poŝtelefonon. #2419259
- Kie mi povas ŝargi mian elektroaŭton? #3122395
- Mi ŝargas mian telefonaparaton per ŝargilo. #4693135
- Oni devis ŝargi la akumulatoron. #612103
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
ŝarg-
- -o -i
ŝargi ŝargo
- -iĝ- fariĝi
- -il- ilo
- -ebl- povas esti …ata
- mal- malo, kontraŭo
En aliaj lingvoj
| English | to charge, to load |
|---|---|
| Español | cargar |
| Português | carregar |
| Français | charger (arme, batterie...) |
| Deutsch | laden, bestücken, beladen |
| Italiano | caricare |
| Polski | ładować (akumulator), ściągać (pliki) |
| Русский | заряжать |
| Українська | зарядки |
| Nederlands | laden |
| Magyar | feltölt |
| 中文 | 装料 |
| 日本語 | 充電 |
| Български | зареждам |
| Hrvatski | naplatiti |
| Slovenščina | zaračuna |
| Lietuvių | imti |
| Latviešu | maksa |
| Eesti | tasuta |
| Dansk | oplade |
| Íslenska | ákæra |
| Català | carregar |
| Galego | cobrar |
| Euskara | kobratzen |
| العربية | تهمة |
| हिन्दी | चार्ज |
| বাংলা | চার্জ |
| اردو | چارج |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.