Esperantopedia

Vortaro · substantivo

azilo

azilo/aˈzi.lo/

Oficiala radiko azil- (2. Oficiala Aldono, 1919)

azilo estas esperanta vorto (substantivo): Rifuĝejo, kie oni trovas sekurecon kaj….

Signifo

  1. Rifuĝejo, kie oni trovas sekurecon kaj flegadon
    • por mi, pro pano, pro azilo, pro trankvileco mi laboros !
    • mia domo ĉiam estos azilo por vi kaj por viaj kunfideluloj en la okazo, se vi aŭ ili bezonos rifuĝejon
  2. Akcepto de iu bezonanta protekton, rifuĝejon; oficiala statuso de tia akceptito
    • samlandanoj, kiuj esperas atingi politikan azilon
    • alvenis al la flughaveno en Tirano kvin ĉinaj civitanoj kun ujgura nacieco, kiuj – akompanataj de advokato usona – tuj petis azilon .

    vidu ankaŭ: protekto, ŝirmo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/aˈzi.lo/
Silaboj
a·ZI·lo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. azilradikoazilo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoaziloaziloj
akuzativo (-n)azilonazilojn

Ekzemplaj frazoj

  • Miaj prapatroj esperis trovi politikan azilon. #840997
  • Rusio donis al mi politikan azilon. #2839730
  • Baldaŭ krepuskiĝos, ni devas trovi azilon. #12381520
  • Miloj da homoj ĉiujare petas politikan azilon. #840998

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

azil-

En aliaj lingvoj

Englishasylum
Españolasilo, refugio
Françaisasile, refuge
DeutschAsyl, Zuflucht
Italianoasilo (rifugio)
Polskiazyl, schronienie, ostoja
Русскийубежище, приют
Українськапритулок, прихисток, азиль
Nederlandsaziel
Češtinaazyl, útočiště
Slovenčinaazyl, útočište
Magyarmenhely, menedék
日本語避難所
Românăazil
Българскиубежище
Catalàasil
עבריתמקלט מדיני
Беларускаяпрытулак, прыстанак, прыстанішча, сховішча

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.