Esperantopedia

Vortaro · substantivo

domajno

domajno/doˈmaj.no/

domajno estas esperanta vorto (substantivo): , komuna nomparto indikanta unu servon,….

Signifo

  1. (en sistemo de retnomoj), komuna nomparto indikanta unu servon, institucion aŭ retregionon; la tuto de retnodoj atingeblaj sub tiu komuna nomo
    • „Eventoj“ estis la unua Esperanto-gazeto, kiu siatempe registris por si propran interretan domajnon: „eventoj.hu“
    • krom la serĉmaŝino, Google ofertas aliajn servojn en apartaj subdomajnoj, la mapservo estas atingebla sub la domajno maps.google.com

    vidu ankaŭ: retadreso, retejo, retnomo, retregiono

  2. Kampo de agado, influo, regado
    • ĉiuj el liaj rakontoj nun estas en la publika domajno
    • Google sukcese etendis la domajnon de kapitalismo en la lingvon mem, farante varojn el vortoj

    vidu ankaŭ: branĉo, fako, kadro, medio, sektoro

  3. Por ĵeto, la maksimuma subaro de la fonta aro, sur kies elementoj la ĵeto estas difinita
    • en matematiko kaj teoria komputiko, bulea domajno estas kutime skribata kiel {0, 1} aŭ {⊥, ⊤} .
  4. Por duloka rilato `RsubeAxxB`, la aro `{x in A: (EEy in B)[(x,y)in R]}`.
  5. Por algoritmo `A`, ĝia „konverĝejo“, `bb "dom " A={x: A(x)darr}`.

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/doˈmaj.no/
Silaboj
do·MAJ·no
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. domajnradikodomajno
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativodomajnodomajnoj
akuzativo (-n)domajnondomajnojn

Ekzemplaj frazoj

  • La fontprogramkodo de tiuj operaciumaj sistemoj ne apartenas al publika domajno. #6862886
  • En la estonteco, lokoj kiel Nov-Zelando eble ne plu estus anglalingvaj domajnoj. #10661712

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

En aliaj lingvoj

Englishdomain
DeutschDomäne, Domain
Polskidomena, dziedzina
Русскийдомен, область определения
中文知识领域
Беларускаядамэн, абшар, вобласьць

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.