Esperantopedia

Vortaro · substantivo

kadro

kadro/ˈka.dro/

Oficiala vorto (Fundamento)

kadro estas esperanta vorto (substantivo): Borderaĵo, ordinare kvadrata, sed ankaŭ….

Signifo

  1. Borderaĵo, ordinare kvadrata, sed ankaŭ diversforma, el iu ajn materialo, per kiu oni ĉirkaŭigas pentraĵon, spegulon, fenestron ktp
    • la orita kadro mirinde reliefigis la nigran figuron de la maljunulino
    • malgranda insekto estas sub vitro kaj en kadro
  2. Vidaĵo, kiu ĉirkaŭas ion
    • la urbo kuŝis en kadro el freŝa verdaĵo
    • la palaco liveris bonegan kadron al nia kongreso

    vidu ankaŭ: fono

  3. Ĉio, kio ĉirkaŭas ian okazaĵon: cirkonstancoj, kutimoj, reguloj, organizo, doktrino
    • la disdonado de la diplomoj okazis samtage, en la kadro de adiaŭa vespero
    • la historia kadro de tiu citaĵo estas sufiĉe konata

    sinonimoj: kunteksto, cirkonstancaro

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈka.dro/
Silaboj
KA·dro
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. kadrradikokadro
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativokadrokadroj
akuzativo (-n)kadronkadrojn

Ekzemplaj frazoj

  • Mi memoras vidi tiujn ĉi kadrojn. #1260222
  • Tomo farbis la fenestrajn kadrojn flavaj. #5219659
  • Manjo farbis la fenestrajn kadrojn flavaj. #5419814
  • Li farbis la fenestrajn kadrojn flavaj. #5810975

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

kadr-

En aliaj lingvoj

Englishframe, setting, backdrop, framework
Españolmarco, cuadro
Portuguêsquadro, moldura, caixilho
Françaiscadre
DeutschRahmen, Umgebung
Polskirama, ramka, obramowanie, kadr
Русскийрама, рамка, обрамление, граница
Українськарамка, рама, оправа, оточення
Nederlandslijst, kader
Češtinarámec, rám (předmět)
Slovenčinakáder (osoba)
Magyarkeret
Türkçeçerçeve
中文帧
日本語フレーム
Românăcadru
Българскирамка
Suomikehys, kehykset, raami(t), puitteet
Svenskaram
Catalàmarc, escenari, fons, àmbit
עבריתמסℷרת
Bahasa Indonesiabingkai, lis, pigura, rangka
Беларускаярама, рамка, абрамленьне, рамкі

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.