Esperantopedia

Vortaro · substantivo

dosierujo

dosierujo/do.si.eˈru.jo/

dosierujo estas esperanta vorto (substantivo): Stabila ujo por kunteni la dokumentojn….

Signifo

  1. Stabila ujo por kunteni la dokumentojn de dosiero
    • tradicie skribitaj informoj estas kolektitaj en libroj, kajeroj, dosierujoj, skatoloj ktp
    • en kartona dosierujo estis klasita tuta tekstaro el gazet-devenaj vortoj kaj literoj: la anonimletera kolekto .

    vidu ankaŭ: aktujo, paperujo

  2. Organizita kolekto da dosieroj, ĝenerale referencata per ĝiaj nomo kaj pozicio en dosieruja strukturo
    • [mi] kutime metas suspektatajn rubmesaĝojn en apartan dosierujon, aŭ tuj forviŝas ilin
    • sur la disko troviĝas […] aparta dosierujo kun karaokaj variaĵoj de ĉiuj kantoj .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/do.si.eˈru.jo/
Silaboj
do·si·e·RU·jo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. dosierradikodosiero
  2. ujsufiksoujo, lando
  3. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativodosierujodosierujoj
akuzativo (-n)dosierujondosierujojn

Ekzemplaj frazoj

  • Li metis la bluan dosierujon surtablen. #3389352
  • Tomo transdonis al Maria bluan dosierujon. #4920844
  • Mi ordigas miajn paperojn en dosierujon. #5408312
  • Bonvolu meti tiujn dosierojn en dosierujon. #11813575

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

dosier-

En aliaj lingvoj

Englishfolder, directory
Españoldirectorio
Portuguêspasta, diretório
Françaisrépertoire, classeur
DeutschAktenordner, Verzeichnis (Computer), Ordner
Polskiskoroszyt, katalog, folder
Русскийкаталог, директория, фолдер, папка
Українськапапка, каталог, директорія, фолдер
Nederlandsmap, bestandenlijst, directory
Češtinadesky na spisy, pořadač, šanon
Slovenčinadosky na spisy, šanón
Magyarmappa, könyvtár
Türkçedizin
中文文件夹
日本語ファイル
עבריתתיקיית קבצים
Беларускаятэчка, папка, каталёг, дырэкторыя

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.