Esperantopedia

Vortaro · substantivo

grego

grego/ˈɡre.ɡo/

Oficiala radiko greg- (6. Oficiala Aldono, 1935)

grego estas esperanta vorto (substantivo): Aro da kune vivantaj aŭ kune paŝtataj….

Signifo

  1. Aro da kune vivantaj aŭ kune paŝtataj bestoj, ordinare samspeciaj
    • grego de ŝafoj, bizonoj, zebroj, antilopoj, elefantoj, strutoj
    • estas la tempo, por kolekti la gregojn, trinkigu la ŝafojn kaj iru, paŝtu

    subnocioj: brutaro, paŝtataro, kolonio, svarmo vidu ankaŭ: -ar, bando, populacio, roto

  2. Homgrupo similanta gregon
  3. per sia malordo
    • mi konis ŝipon, kiu kun tuta grego da strikrompantoj, ankoraŭ preskaŭ en viddistanco de bordo, glate alfundiĝis .
  4. per sia unueco, sia fido al gvidanto
    • dum la jarcentoj la posteuloj de la Apostoloj, gvidataj de la Sankta Spirito, daŭre arigis la gregon de Kristo
    • iu ajn idioto […] povas inviti la gregon al tia entrepreno kun plena certeco

    vidu ankaŭ: bando, hordo, kliko, kohorto, trupo

  5. per sia blinda imitemo
    • mi ne ŝatas sekvi la gregon!
    • kiam oni eksponadas, la helpanto eĉ retenas la spiron por ne distri la atenton de la „grego“ .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈɡre.ɡo/
Silaboj
GRE·go
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. gregradikogrego
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativogregogregoj
akuzativo (-n)gregongregojn

Ekzemplaj frazoj

  • En ĉiu grego estas nigra ŝafo. #594269
  • Antaŭvespere alvenos la grego da porkoj. #2434407
  • Jen la ŝafistoj forlasantaj sian gregon. #6318923
  • Grego da kaproj blokis la vojon. #14045911

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

greg-

En aliaj lingvoj

Englishherd, flock
Españolgrey, rebaño, manada
Portuguêsgrei, rebanho, gado
Françaistroupeau, harde
DeutschHerde, Rudel, Schwarm, Schule (Wale)
Italianogregge
Polskistado
Русскийстадо
Українськастадо, череда, отара
Nederlandstroep
Češtinastádo (dobytka)
Slovenčinastádo
Magyarcsorda
中文噳
日本語家畜の群れ
Svenskahjord
Catalàramat, esbart
Bahasa Indonesiakawanan, rombongan, gerombolan, kelompok
Беларускаястатак

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.