Vortaro · substantivo
bando
bando/ˈban.do/
bando estas esperanta vorto (substantivo): Malgranda grupo kune vaganta, facile….
Signifo
- Malgranda grupo kune vaganta, facile moviĝanta
- Kune irantaj homoj
- bando da junuloj
- sekvis bando da migrantaj fraŭlinoj, kiuj venis el la virinejo „ĉe la Azeno“ en Würzburg kaj iris al la Roza Valo
- Grupo da kune vivantaj kaj kune agantaj (migrantaj, ĉasantaj) negrandaj bestoj
- li arkpafis la sovaĝajn birdojn, kies kriemaj bandoj rondflugis multenombre
- li iam estis ĉasita de bando da hundoj en tombejon ie sur la bordoj de Gango .
- Aro da homoj havantajn komunajn interesojn, ideojn, celojn
- neniam en ia ajn urbo viglis tia bando da petoluloj, kian ni formis
- li devus dum la tuta enketo labori kun bando da eksterlandaj funkciuloj, pri kies metodoj, principoj kaj pensmanieroj li scias nenion
- Malgranda muzikgrupo kuniranta, kunlunda
- nova esperanta rokbando .
vidu ankaŭ: trupo
- Pluraj uloj ordinare obeantaj unu ĉefulon, minacaj, misfaraj; grupaĉo
- tutaj bandoj da rabistoj
- saĝaj homoj […] foriru el tiu ĉi krima bando .
sinonimoj: bandaĉo
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ˈban.do/
- Silaboj
- BAN·do
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- bandradikobando
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | bando | bandoj |
| akuzativo (-n) | bandon | bandojn |
Ekzemplaj frazoj
- Vi estas bando da senkulturaj barbaroj! #1354323
- En mia bando mi ludas gitaron. #1715528
- Bando de huliganoj teroris la kvartalon. #1826315
- Mia praavo estis gvidanto de bando. #2194671
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
En aliaj lingvoj
| English | band, troop, posse |
|---|---|
| Español | banda |
| Português | bando, banda |
| Français | bande (groupe de personnes, d'animaux), troupe, troupeau |
| Deutsch | Gruppe, Schar, Meute, Band |
| Italiano | gruppo, banda, cricca, gang |
| Polski | grupa, paczka (pot.), drużyna (harcerzy starszych), kapela (pot.) |
| Русский | группа, клика, сборище, сонм |
| Українська | смуга |
| Nederlands | bende, troep, band, muziekgroep |
| Čeština | banda, skupina muzikantů, tlupa, tulácká parta |
| Slovenčina | tlupa |
| Magyar | csapat, zenei együttes, banda |
| 中文 | 群, 班, 流行乐团, 帮 |
| 日本語 | バンド |
| Română | fâșie |
| Hrvatski | bend |
| Slovenščina | pas |
| Lietuvių | grupė |
| Latviešu | grupa |
| Eesti | bänd |
| Dansk | bånd |
| Català | banda, colla, grup, ramat |
| Galego | banda |
| العربية | فرقة |
| עברית | חבורה |
| हिन्दी | बैंड |
| বাংলা | ব্যান্ড |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.