Vortaro · adjektivo
griza
griza/ˈɡri.za/
griza estas esperanta vorto (adjektivo): Havanta koloron mezan inter blanko kaj….
Signifo
- Havanta koloron mezan inter blanko kaj nigro; cindrokolora, senkolora
- griza nubo, nebulo
- la prudentaj grizaj okuloj de la libristo
- Senkoloriĝinta pro la aĝo; do blanka, hele griza, arĝentkolora
- griza barbo saĝon ne atestas;
- en tiu ĉi minuto unu maljuna, griza sinjoro enkuris tute senspire
- Teda kaj senplezura, enua ĉar tro ordinara, banala, senĝoja, malbrila, malbunta
- Sur la griza fono de tiama Esperanto-poezio ili aspektis kiel perloj
- Alifoje, ĝi (vira rimo) alportas flatan ŝanĝon al la orelo kaj iel vivigas strofon, kiu alie ŝajnus endormiĝi en griza unutoneco
- Intera, nedecidita rilate al kontraŭaj aŭ rivalaj opinioj, pretendoj, statoj ktp (nek „nigra“, nek „blanka“)
- griza zono inter la du batalantaj armeoj
- griza merkato (nek tute laŭleĝa, nek tute kontraŭleĝa)
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ˈɡri.za/
- Silaboj
- GRI·za
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- grizradikogrizo
- afinaĵoadjektivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | griza | grizaj |
| akuzativo (-n) | grizan | grizajn |
Ekzemplaj frazoj
- Grizaj nuboj estas antaŭsignoj al pluvo. #607309
- La aĝulo havis longan, grizan barbon. #676252
- La malalta virino surhavas grizan kostumon. #703370
- Mi farbos mian grizan domon blua. #1069500
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
En aliaj lingvoj
| English | gray/grey |
|---|---|
| Español | gris |
| Português | cinzento, gris |
| Français | gris |
| Deutsch | grau, grauhaarig |
| Italiano | brizzolato |
| Polski | szary, siwy, zwykły, pospolity |
| Русский | серый, седой, безцветный, заурядный |
| Українська | сірий |
| Nederlands | grijs |
| Čeština | sivý, šedivý, šedý |
| Slovenčina | sivý, šedivý |
| Magyar | szürke, ősz |
| Türkçe | boz, gri |
| 中文 | 青瓦 |
| 日本語 | グレー |
| Română | cărunt |
| Български | сив, побелял, безцветен |
| Hrvatski | siv |
| Slovenščina | siva |
| Lietuvių | pilka |
| Latviešu | pelēks |
| Eesti | hall |
| Suomi | harmaa |
| Svenska | grå |
| Norsk | grå |
| Dansk | grå |
| Íslenska | grá |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.