Esperantopedia

Vortaro · substantivo

kalkulo

kalkulo/kalˈku.lo/

Oficiala radiko kalkul- (Fundamento, 1905)

kalkulo estas esperanta vorto (substantivo): Operacio per nombroj.

Signifo

  1. Operacio per nombroj
    • unu faris jenan kalkulon: se ni prenos, ke la enskribado de ĉiu promesanto okupos ne pli multe ol unu minuton, kaj vi […] vin okupos sole je tiu ĉi afero, laborante sen ripozo 15 horojn ĉiutage, — tiam la pretigo de la libro de l' voĉoj okupos 30 jarojn
    • kliniĝinte super amaso da notoj kaj kalkuloj
  2. Nombrado
    • laŭ la kalkulo de la jaroj
    • mono amas kalkulon .

    vidu ankaŭ: nombro

  3. Detala listo de en- kaj elspezoj, ĉu kurantaj, ĉu anticipaj
    • en ĉiu horo, eĉ preskaŭ en ĉiu minuto envenas sumoj ĉiam novaj kaj reprezentantaj ĉiam novajn ciferojn, la forlaso de unu speso povas fariĝi kaŭzo de malordo en la kalkuloj
    • (figure) ŝi ne kutimis fari kalkulon pri la spiritaj provizoj, kiujn ŝi posedas

    vidu ankaŭ: bilanco

  4. Detala listo de pagoj ŝuldataj de kliento al la servinto
    • ŝi preskaŭ ĉiutage mendadis […] kaj ĉiusemajne devigadis mian patron pagi grandegajn kalkulojn de tajlorinoj, meblistoj, kaleŝistoj
    • [ni] pagos vian kalkulon per la trovita mono

    sinonimoj: fakturo vidu ankaŭ: kosto, spezo

  5. Aranĝoj konsiderataj por realigi celon
    • la montrojn de la sperto ni devas antaŭ ĉio preni en kalkulon (atenti, konsideri), se ni[aj…] malgrandaj rimedoj [ne] perdiĝu vane
    • kontraŭ lupo ne helpas kalkulo

    vidu ankaŭ: konsidero, takso

  6. Formala sistemo, teorio matematika aŭ logika
    • infinitezima, diferenciala, bulea, propozicia kalkulo
    • lambdokalkulo, predikatkalkulo

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/kalˈku.lo/
Silaboj
kal·KU·lo
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. kalkulradikokalkulo
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativokalkulokalkuloj
akuzativo (-n)kalkulonkalkulojn

Ekzemplaj frazoj

  • Ne faru kalkulon sen la mastro. #442614
  • Oni metis makulon en mian kalkulon. #649330
  • Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj. #1051725
  • Ĝi estas nulo en la kalkulo. #1067614

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

kalkul-

En aliaj lingvoj

Englishcalculation, bill, tab, check
Españolcuenta, factura, consideración
Françaiscalcul, compte, addition, note
DeutschBerechnung, Zählung, Aufrechnung, Abrechnung (Buchführung)
Polskiliczenie, obliczenia, kalkulacja, rachunek
Русскийрасчёт, счёт, исчисление
Українськарахунок, облік, підрахунок, обчислення
Nederlandsrekenkundige bewerking, telling, rekening, berekening
Češtinakalkulace, počet, počítání, vyúčtování
Slovenčinafaktúra, počítanie, účet
Magyarszámítás, kiszámítás, számolás, számvetés
中文计算
日本語計算
Românăcalcul
Българскиизчисление, пресмятане
Catalàcàlcul, compte, factura, consideració
Bahasa Indonesiaperhitungan, penghitungan, hitung-hitungan, kalkulasi
Беларускаялічэньне, рахаваньне, лік, разьлік

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.