Esperantopedia

Vortaro · verbo

kalkuli

kalkuli/kalˈku.li/

Oficiala vorto (Fundamento)

kalkuli estas esperanta vorto (verbo): Operacii per nombroj por trovi alian….

Signifo

  1. Operacii per nombroj por trovi alian serĉatan nombron
    • kalkuli la koston
    • kalkulante la vojon […] per la kurbaj kaj turnitaj iroj, kiuj kondukas tra la internaj ĉambroj

    subnocioj: komputi

  2. Nombri; determini kvanton; serĉi la nombron de objektoj
    • kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli
    • kiam la pomoj maturiĝis, oni kalkulis ilin, sed tuj en la posta tago unu mankis
  3. Determini kiel koston, pagendan prezon, rekompencon (ankaŭ figure); fakturi
    • por [la manĝaĵoj] mi kalkulas por ni tri unu dolaron semajne
    • feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon

    vidu ankaŭ: postuli, premisi, supozi

  4. Alklasigi, meti en ian kategorion; rigardi kiel; taksi
    • la jarojn 1700, 1800 kaj 1900 ni devas kalkuli al la jaroj simplaj kaj ne al superjaroj
    • mi ŝajnigis min indiferenta, […] mi volis, ke Alfred kalkulu min tute perdita por li

    vidu ankaŭ: estimi, konsideri, opinii

  5. Fidi iun aŭ ion; konfidi al iu
    • [tiu projekto] kalkulas je [la] preteco pionire oferi sian tempon
    • ĉiu devas akiri panon per la propraj manoj, oni ne povas kalkuli je la aliaj: ĉiu devas labori mem
  6. Fiksi sian konduton laŭ la valoro de iu persono aŭ objekto
    • sed, krimulo, ci ne min kalkulis en la plenumado de cia projekto
    • la junuloj ambaŭgrupe kalkulis kun probabla alfrontiĝo kaj organizis sian piknikon konsekvence .

    vidu ankaŭ: anticipi, antaŭvidi

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/kalˈku.li/
Silaboj
kal·KU·li
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. kalkulradikokalkulo
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivokalkuli
prezencokalkulas
preteritokalkulis
futurokalkulos
kondicionalokalkulus
volitivokalkulu
aktiva participo · daŭrantakalkulanta
aktiva participo · finitakalkulinta
aktiva participo · estontakalkulonta

Ekzemplaj frazoj

  • Kalkulu la pomojn en la korbo. #443383
  • Kalkulu de 10 malsupren al nul. #508115
  • Kiam vi furioziĝas, kalkulu ĝis dek. #535104
  • Ne tro kalkulu je la aliaj. #641529

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

kalkul-

En aliaj lingvoj

Englishcalculate
Españolcalcular, contar, considerar, contar con
Françaiscalculer, compter, considérer, prendre (pour)
Deutschrechnen, berechnen, ausrechnen, ermitteln
Polskiliczyć, obliczać, kalkulować, rachować
Русскийсчитать, вычислять, рассчитывать (на кого-л., что-л.)
Українськарахувати, підраховувати, обчислювати
Nederlandsrekenen, tellen, beschouwen, rekenen op
Češtinapočítat
Slovenčinapočítať, rátať
Magyarszámít, kiszámít, számol, megszámol
中文推算
日本語計算する
Românăcalcula
Българскиизчислявам, смятам, пресмятам, разчитам (на някого)
Catalàcalcular, comptar, considerar, comptar amb
Bahasa Indonesiamenghitung, berhitung, membilang, berbilang
Беларускаялічыць, вылічваць, падлічваць, рабіць калькуляцыю

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.