Vortaro · substantivo
komponanto
komponanto/kom.poˈnan.to/
Oficiala radiko kompon- (1. Oficiala Aldono, 1909)
komponanto estas esperanta vorto (substantivo): Iu, kiu komponas muzikaĵon.
Signifo
- Iu, kiu komponas muzikaĵon
- la komponantoj trouzas [la trukon konsistantan en tio, ke] oni konversacias, kantetas, krietas, bruetas kaj ridegas inter la kanzonoj
- 1860 ‐ naskiĝis barono Menu de Ménil (la komponinto de la muziko por „La Espero“) .
- Komponento
- Io, kio konsistigas esencan parton de substanco, ekipaĵo, ks
- la komponantoj de salo (sodio kaj kloro)
- la komponantoj de videbla lumo
vidu ankaŭ: konsistaĵo
- (de vektoro `x` laŭ bazo `(bb e_i)`) Ĉiu el la koeficientoj en la nura lineara kombinaĵo de bazvektoroj, kiu egalas al `x`; alternative: la produto de tiu koeficiento per la responda bazvektoro
- la komponanton de `x` rilate al indico `i` (aŭ rilate al bazvektoro `bb e_i`) oni kutime signas per `x_i`, tiel ke `x=sum x_i*bb e_i`.
vidu ankaŭ: koordinato
- Ĉiu el la fortoj en aro da fortoj, kompare kun ilia sumo
- la movo rezultas ne de la efiko de ĉiu aparta komponanto, sed de ilia sumo.
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /kom.poˈnan.to/
- Silaboj
- kom·po·NAN·to
Vortfarado
- komponradikokomponi
- antsufiksoaktiva, nuna
- ofinaĵosubstantivo
Formoj
| singularo | pluralo | |
|---|---|---|
| nominativo | komponanto | komponantoj |
| akuzativo (-n) | komponanton | komponantojn |
Ekzemplaj frazoj
- Ĉi tiu problemo havas du ĉefajn komponantojn. #2422970
- Elektronikajn komponantojn oni povas purigi per pura isopropanolo. #1248315
- Plasmidoj kaj nukleotidoj estas bakteriaj komponantoj enhavantaj DNA-on. #9639059
- Unu neĝero estas la unua komponanto de lavango. #13018523
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
kompon-
- -i
- -ant- aktiva, nuna
komponanto
- -aĵ- konkreta afero
- -ist- profesiulo, adepto
- -iĝ- fariĝi
- mal- malo, kontraŭo
En aliaj lingvoj
| Français | compositeur |
|---|---|
| Deutsch | Bestandteil, Komponente |
| Polski | składowa, kompozytor |
| Русский | компонент, компонента, составляющая |
| Українська | складник, компонент |
| Čeština | komponenta, složka, součást |
| Slovenčina | komponent, zložka |
| 中文 | 组分 |
| 日本語 | 構成要素 |
| Català | compositor |
| Беларуская | кампанэнт, кампанэнта, складнік |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.