Esperantopedia

Vortaro · verbo

koni

koni/ˈko.ni/

Oficiala vorto (Fundamento)

koni estas esperanta vorto (verbo): Havi ideon pri iu aŭ io, scipovi….

Signifo

  1. Havi ideon pri iu aŭ io, scipovi distingi iun aŭ ion disde aliaj samspecaj aĵoj aŭ uloj
    • la infanoj estas tiel saĝaj, ke ili povoscias legi, antaŭ ol ili konas la literojn
    • la artikolo „la“ estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj

    vidu ankaŭ: rekoni

  2. Havi, el propra sperto, scion pri ies valoro, merito, karaktero; socie aŭ intime interrilati kun iu
    • ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas
    • oni lin konas kiel blankan lupon (tre bone)
  3. Havi pli-malpli kompletan kaj klaran ideon pri io aŭ iu
    • koni la staton de io
    • mi konas miajn homojn (mi scias ilian valoron)

    vidu ankaŭ: scii, koncepti

  4. Esti akirinta per sperto ideon pri io; esti spertinta ion
    • koni urbon, metion
    • kiu panon donas, malsaton ne konas

    vidu ankaŭ: ĝui, sperti, suferi

  5. Havi sciencan kaj detalan ideon pri io
    • koni la matematikon, historion , la klasikajn aŭtorojn.

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈko.ni/
Silaboj
KO·ni
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. konradikokono
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivokoni
prezencokonas
preteritokonis
futurokonos
kondicionalokonus
volitivokonu
aktiva participo · daŭrantakonanta
aktiva participo · finitakoninta
aktiva participo · estontakononta

Ekzemplaj frazoj

  • Li ne povas koni la veron. #386356
  • Unu el miaj amikoj konas vin. #438369
  • Nur malmultaj studentoj konis lian nomon. #454788
  • Mi tute ne konis tiun virinon. #454859

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

kon-

En aliaj lingvoj

Englishknow
Españolconocer
Portuguêsconhecer, saber
Françaisconnaitre
Deutschkennen
Polskiznać
Русскийзнать, быть знакомым (с кем-л., чем-л.), быть известным (кому-л.)
Nederlandskennen
Češtinapoznávat, znát, vědět
Slovenčinapoznať, poznávať, vedieť
Magyarismer
中文认识
日本語知っている
Românăcunoaște
Bahasa Indonesiakenal, mengenal, mengenali
Беларускаяведаць, быць знаёмым (з кімсьці, чымсьці)

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.