Vortaro · vorto
kontraŭ
/ˈkon.traw/
kontraŭ estas esperanta vorto (vorto): Prepozicio montranta.
Signifo
- Prepozicio montranta
- Ion antaŭ iu persono aŭ objekto, de ĝi apartigita per libera interspaco
- la urbdomo staras kontraŭ la katedralo
- la du mimikistoj sidiĝis unu kontraŭ la dua
vidu ankaŭ: kontraŭflanke, kontraŭvizaĝe, rigarde al, vidalvide al
- Personon aŭ aferon, kun kiu oni komparas alian
- supereco de homo kontraŭ bruto ne ekzistas
- multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro
- Aferon, por kiu oni ŝanĝas ion
- Arabujo […] komercis kun vi, donante al vi ŝafidojn […] kontraŭ viaj komercaĵoj
- du kamaradoj aĉetis de li la birdon kontraŭ kelke da spesdekoj
- Personon aŭ aferon, al kiu estas direktata ago aŭ sento
- ŝi eltiras siajn blankajn manojn kontraŭ la ŝipo
- [ŝi] alĵetis sin kontraŭ la muron, frapegis ĝin
- Aferon, kies naturan pozicion, direkton aŭ tendencon oni inversigas
- karesi kontraŭ la haroj
- froteti [la katon] kontraŭ la haroj
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ˈkon.traw/
- Silaboj
- KON·traŭ
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Ekzemplaj frazoj
- Ĉiuj studentoj protestis kontraŭ la milito. #382689
- La aŭto koliziis kontraŭ la muron. #434023
- Li serĉis ŝirmon kontraŭ la pluvo. #448110
- Kontraŭ tio oni nenion povas fari. #453587
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
kontraŭ-
- -o -a -e -i
- -aĵ- konkreta afero
- -ec- eco, abstrakta kvalito
- -iĝ- fariĝi
- -ul- persono
- kunmetaĵoj
kontraŭ
En aliaj lingvoj
| Español | contra, enfrente de, frente a, en comparación con |
|---|---|
| Português | contra, em frente de, defronte de, em face de |
| Français | en face de, face à, comparé à, face à (comparé à) |
| Deutsch | gegenüber, gegen |
| Polski | przeciw, przeciwko, wbrew, wobec |
| Русский | против, напротив, за, на (при обмене) |
| Українська | проти |
| Nederlands | tegen, tegenover |
| Magyar | szemben, képest, ellenében, felé |
| 中文 | 对面, 朝向 |
| 日本語 | に対する |
| Română | contra, împotriva, anti-, in comparatie |
| Hrvatski | protiv |
| Slovenščina | proti |
| Lietuvių | prieš |
| Latviešu | pret |
| Eesti | vastu |
| Dansk | mod |
| Íslenska | gegn |
| Català | davant, davant de, enfront, enfront de |
| Galego | contra |
| Euskara | aurka |
| العربية | ضد |
| हिन्दी | के खिलाफ |
| বাংলা | বিরুদ্ধে |
| اردو | کے خلاف |
| 한국어 | 에 대하여 |
| Tiếng Việt | chống lại |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.