Vortaro · verbo
pafi
pafi/ˈpa.fi/
pafi estas esperanta vorto (verbo): Ĵeti aĵon tre rapide al iu celo aŭ direkto.
Signifo
- Ĵeti aĵon tre rapide al iu celo aŭ direkto
- mi pafis sagon en la aeron
- senpaŭze fulmoj pafis, tondroj bruis
- Ĵeti objekton per rapidiga ilo, celante detrui, vundi aŭ mortigi
- pafi kuglon per karabeno, obuson per kanono
- mi pafos preter ĝin tri sagojn, kvazaŭ pafante al celo
- Eksplodigi la ŝargon de pulvopafilo (t.e. pafi en la aeron, eventuale sen pafaĵo, per lummunicio ks) por averti, saluti, honori
- en malproksimo li vidis ŝipojn, kiuj alarme pafis
- la grafo pafis el la kaleŝo en la aeron, la rajdantoj forkuris
- Ĵetegi pilkon aŭ alian ludobjekton al celaĵo
- la kroata atakisto ĉiam pafas la pilkon al la golgardisto
- per prembutono oni liberigas la risorton, kaj la falombrelo estas ĵetata supren en la aeron, […] rava ludilo […] necesis nur pafi unu en la aeron, kaj la homoj aĉetis .
- Forte ĵeti rigardon, vortojn por averti, timigi, silentigi, sondi ks
- se la favoritino estus povinta vidi la viperan rigardon, kiun al ŝi pafis ŝia konkurantino
- la junulo pafis al sia kunulino tiel pasian rigardon, ke fraŭlino Kolardo sentis sin profunde konfuzita
vidu ankaŭ: okuli
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de
Prononco
- IPA
- /ˈpa.fi/
- Silaboj
- PA·fi
- Aŭskultu
- Vikimedia Komunejo
Vortfarado
- pafradikopafo
- ifinaĵoinfinitivo
Formoj
| infinitivo | pafi |
|---|---|
| prezenco | pafas |
| preterito | pafis |
| futuro | pafos |
| kondicionalo | pafus |
| volitivo | pafu |
| aktiva participo · daŭranta | pafanta |
| aktiva participo · finita | pafinta |
| aktiva participo · estonta | pafonta |
Ekzemplaj frazoj
- Ni vidis ke Mac mirinde pafis. #451653
- La ĉasisto pafis al la cervo. #530949
- La ĉasisto pafis al la birdo. #571742
- Atendu, ne pafu unu la alian! #574234
Tatoeba, CC BY 2.0 FR
Parencaj vortoj
En aliaj lingvoj
| English | shoot |
|---|---|
| Español | disparar |
| Português | atirar |
| Français | tirer (un projectile) |
| Deutsch | schießen |
| Polski | strzelać |
| Русский | стрелять |
| Українська | стріляти |
| Nederlands | schieten |
| Čeština | střelit, střílet, vystřelit, zastřelit |
| Slovenčina | streliť, vystreliť, zastreliť |
| Magyar | lő |
| 中文 | 枪击 |
| 日本語 | 撃つ |
| Română | trage |
| Български | стрелям |
| Svenska | skjuta |
| Norsk | skyte |
| Català | llançar, disparar |
| עברית | לירות \ירה\ |
| Bahasa Indonesia | membedil, melemparkan, melepaskan tembakan, tembak |
| Беларуская | страляць |
Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0
Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0
Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.