Esperantopedia

Vortaro · adjektivo

pozitiva

pozitiva/po.ziˈti.va/

Oficiala radiko pozitiv- (1. Oficiala Aldono, 1909)

pozitiva estas esperanta vorto (adjektivo): Konfirma.

Signifo

  1. Konfirma
    • li kredas, ke eĉ unu sola el ili povis subteni sian opinion per pozitiva argumento
    • eĉ la unuopuloj, kies aparta individueco estas tre akcentita en pozitiva aŭ en negativa senco, estos trenitaj de la amaso kaj kunfandiĝos kun ĝi

    vidu ankaŭ: aproba, instigi, jesa, kuraĝigi, optimisma

  2. Reala, praktike efektiviĝinta aŭ efektivebla
    • pozitivaj rezultatoj
    • la grado de konscieco havas tamen signifon – pozitivan – koncerne la rezultojn: ju pli konscia la kreado surbaze de leĝeco reganta la lingvoevoluon, des pli taŭga, des pli perfekta la kreaĵo!

    vidu ankaŭ: pragmata, praktika

  3. Bazita nur sur realaĵoj, faktoj, eksperimentoj (kontraste al teoria, normiga)
    • pozitiva filozofio, scienco
    • ni povus la tutan tempon, dediĉatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj, dediĉi al la lernado de efektivaj kaj pozitivaj sciencoj !

    vidu ankaŭ: aplikata, objektiva

  4. Asertanta simple la kvaliton, sen ia komparo
    • pozitiva adjektivo.

    vidu ankaŭ: komparacio, komparativo, superlativo

  5. Difinanta unu el du komplementaj statoj (kontraste al negativa).
  6. (testrezulto) Konfirmanta ĉeeston de ekzamenata kvalito, malsano kc
    • tiuj testoj, kiuj rivelas sur pafinta mano postsignojn de pulvo, utilas nur, se pozitivaj .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/po.ziˈti.va/
Silaboj
po·zi·TI·va
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. pozitivradikopozitiva
  2. afinaĵoadjektivo

Formoj

singularopluralo
nominativopozitivapozitivaj
akuzativo (-n)pozitivanpozitivajn

Ekzemplaj frazoj

  • Kio estas pozitivaj punktoj de Interreto? #564853
  • La pozitivan jonon oni nomas katjono. #1414675
  • Bilanco povas esti pozitiva aŭ negativa. #1602945
  • Tiu ĉi estas rimarkinde pozitiva evento. #2234761

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

pozitiv-

En aliaj lingvoj

Englishpositive
Españolpositivo
Portuguêspositivo
Françaispositif
Deutschfühlbar, greifbar, tatsächlich, positiv
Polskipozytywny, twierdzący, dodatni, potwierdzający
Русскийпозитивный, утвердительный, положительный, положительный (о степени сравнения)
Українськапозитивний, додатний (про число), ствердний, схвальний
Nederlandspositief
Češtinakladný, pozitivní
Slovenčinakladný, pozitívny
Magyarpozitív
中文正面
日本語積極的な
Catalàpositiu
Беларускаяпазітыўны, станоўчы, дадатны

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.