Esperantopedia

Vortaro · substantivo

rendimento

rendimento/ren.diˈmen.to/

rendimento estas esperanta vorto (substantivo): Kvociento de utila laboro per elspezita….

Signifo

  1. Kvociento de utila laboro per elspezita energio
    • la produktado de elektro per fotovoltaaj ĉeloj provokas kritikojn, pro la alta kostoprezo kaj la malgranda rendimento, ĝi estas efika nur en idealaj cirkonstancoj, kie abundas suno
    • dum antaŭ kelkaj jaroj neniu dubis pri la utilo de biokarburaĵoj, oni nun ĝenerale konsentas ke ili apenaŭ efikas kontraŭ la klimatŝanĝiĝo, ĉar ilia produktado postulas tro da energio, foje la rendimento eĉ estas negativa .
  2. Produktokapablo de rimedo: kampo, maŝino ks
    • la loĝantoj de la Mekong-delto, ĉe la suda landparto, per du rizrikoltoj ricevas jarajn rendimentojn de 10 ĝis 12 tunoj/ha .

    vidu ankaŭ: enspezo

  3. Profito akirita per kapitalo (valorpapero, investoj) en formo de dividendo, rento ktp
    • la banko, kiu daŭre havis grandajn gajnojn, nun strebas al rendimento de 25 el propra kapitalo .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ren.diˈmen.to/
Silaboj
ren·di·MEN·to
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. rendimentradikorendimento
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativorendimentorendimentoj
akuzativo (-n)rendimentonrendimentojn

Ekzemplaj frazoj

  • Ne konfuzu efikecon kaj rendimento. #1905392
  • Tom atendis almenaŭ dekprocentan rendimenton el lia investo. #1457308
  • Li havas bonan rendimenton. #2051588
  • La rendimento pliiĝas. #12004104

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

rendiment-

En aliaj lingvoj

Englishperformance, efficiency, yield
Portuguêsrendimento
Françaisrendement, efficience
DeutschWirkungsgrad, Ausbeute, Ertrag, Rendite
Polskiefektywność, wydajność
Русскийотдача, производительность, коэффициент полезного действия, доходность
Українськапродуктивність, ефективність
Magyarhatásfok, hozam, jövedelmezőség
中文效率
日本語効率
Беларускаяпрадукцыйнасьць, каэфіцыент карыснага дзеяньня, даходнасьць, прыбытковасьць

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.