Esperantopedia

Vortaro · verbo

strabi

strabi/ˈstra.bi/

Oficiala vorto (Fundamento)

strabi estas esperanta vorto (verbo): Nepovi, pro difekto de la okulaj….

Signifo

  1. Nepovi, pro difekto de la okulaj muskoloj, direkti ambaŭ okulojn al sama celo
    • [ŝiaj] okuloj […] strabis nazen
    • (figure) oni povas […] munti du kapojn en la saman pelvon, permesante la antenon strabi al du satelitoj samtempe .
  2. Streĉe aŭ sekrete rigardi
    • dum la viro strabis al ŝia pasporto, Marina kaŝe observis lin
    • vi strabas eksteren dudek fojojn tage

    sinonimoj: gvati

  3. Rigardi deflanke, kun malica aŭ dezira, envia intenco
    • ŝiaj pupiloj strabis al la lito
    • [li] sopire strabis al la granda bildo, kiu pendis sur la kolo de Schnapper-Elle

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/ˈstra.bi/
Silaboj
STRA·bi
Aŭskultu
Vikimedia Komunejo

Vortfarado

  1. strabradikostrabi
  2. ifinaĵoinfinitivo

Formoj

infinitivostrabi
prezencostrabas
preteritostrabis
futurostrabos
kondicionalostrabus
volitivostrabu
aktiva participo · daŭrantastrabanta
aktiva participo · finitastrabinta
aktiva participo · estontastrabonta

Ekzemplaj frazoj

  • Ŝi ofendite strabis al mi. #633774
  • Ne strabu super la frunton! #2921467
  • Li strabis al knabino ekstere de trinkejo. #3026092
  • Kiam arto strabas al pano, oni faras nur malgrandajn bulkojn. #10961917

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

strab-

En aliaj lingvoj

Englishsquint, peer, look askance
Españolser estrábico, -a, ser bizco
Portuguêsvesguear, ser vesgo, olhar de soslaio
Françaisloucher, fig.: loucher (en direction de)
Deutschschielen, linsen, spähen, (hin-)schielen
Polskimieć zeza, zezować, patrzeć z ukosa, krzywo patrzeć
Русскийкосить (глазами), косоглазить
Українськакосити очима, дивитися скоса
Nederlandsloensen, scheel kijken, afgunstig terzijde kijken, boosaardig terzijde kijken
Češtinašilhat
Slovenčinaškúliť
Magyarkancsalít, bandzsít, ferdén néz
中文乜
日本語やぶにらみする, 横目で見る
Беларускаякасавурыцца, касіцца, глядзець скоса, быць касавокім

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.