Esperantopedia

Vortaro · substantivo

teraso

teraso/teˈra.so/

Oficiala vorto (Fundamento)

teraso estas esperanta vorto (substantivo): Ebena areo apud domo aŭ en ĝardeno,….

Signifo

  1. Ebena areo apud domo aŭ en ĝardeno, laŭbezone subtenita per masonaĵo, ĉu aranĝita por sidado, ĉu por niveli deklivon
    • li fumis cigaredon sur la nefermita teraso, kie la malvarmeta aero estis plena de la odoro de oranĝoj
    • ni sidis kune sur la teraso de mia vilao .

    vidu ankaŭ: altano, belvedero, balkono

  2. Ebenigita sufaco aranĝita transverse tra montodeklivo, subtenata de muro, destinita al kultivo
    • nun maturiĝis la rizgrajnoj en teraso de pli ol 20 hektaroj .
  3. Tegmentoteraso
    • la domo […] estis ligna, unuetaĝa, kiel kutime kun teraso, super kiu pendis tola tendo
    • sur la plata tegmento de ĉi tiu konstruaĵo staris denove kvadrata teraso, kelke da metroj alta […] kaj sur ĝi, unu sur la alia, du turoj .
  4. Ekstera parto de restoracio aŭ trinkejo kun tabloj sub libera ĉielo
    • trinkejaj terasoj .

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0 · reta-vortaro.de

Prononco

IPA
/teˈra.so/
Silaboj
te·RA·so

Vortfarado

  1. terasradikoteraso
  2. ofinaĵosubstantivo

Formoj

singularopluralo
nominativoterasoterasoj
akuzativo (-n)terasonterasojn

Ekzemplaj frazoj

  • La kafumado okazis sur la teraso. #1251606
  • Portu ĉiujn seĝojn sur la terason. #4838641
  • Ni vespermanĝis ekstere sur la teraso. #5672147
  • Metu la ĝardenan meblaron sur la terason. #872573

Tatoeba, CC BY 2.0 FR

Parencaj vortoj

teras-

En aliaj lingvoj

Englishterrace
Portuguêsterraço
Françaisterrasse
DeutschTerrasse, Dachterasse
Polskitaras
Русскийтерраса
Українськатераса, вузька база
Nederlandsterras
Češtinaterasa
Slovenčinaterasa
Magyarterasz
中文平台
日本語テラス, 露台
Catalàterrassa
Беларускаятэраса

Reta Vortaro (ReVo), GPL 2.0

Prononco, vortfarado kaj formoj: Esperantopedia, CC BY-SA 4.0

Se Esperantopedia helpis vin, vi povas subteni ĝin.